Provinco Beni Suef

El Vikipedio, la libera enciklopedio
provinco Beni Suef
محافظة بني سويف

gubernio de Egiptio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Beni Suef
Areo 1 322 km²
Loĝantaro 2 290 527 (stato: censo de 2006)
ISO-kodo EG-BNS
provinca flago
provinca flago
vdr

La provinco Beni SuefBani Suŭajf respektive Suvejf (arabe محافظة بني سويف, latinliterigo Muḥāfaẓat Banī Suwaif respektive Muhafazat Beni Suef) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 2 290 527 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Beni Suef.

La provinco limas norde je la provincoj Fajum kaj 6-a de Oktobro, oriente je la provincoj Ruĝa Maro (Al-Bahr al-ahmar) kaj Helŭan, sude je la provinco Minja (Al-Minja) kaj okcidente je la provinco 6-a de Oktobro. La orienta parto de la provinca teritorio jam apartenas al la dezerto Saharo.