Provinco Buhajra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
provinco Buhajra
محافظة البحيرة

gubernio de Egiptio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Damanhur
Areo 10 130 km²
Loĝantaro 4 737 129
ISO-kodo EG-BH
provinca flago
provinca flago
vdr

Buhaira respektive ElAl Buhaira (arabe محافظة البحيرة, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Buḥaira, Buhajra, Buhayra, BiheiraBeheira) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 4 737 129 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Damanhur.

La teritorio situas en la nordokcidento de la delto de la rivero Nilo. La provinco limas norde je la Mediteranea Maro, oriente je la provincoj Kafr aŝ-Ŝejĥ, Garbija kaj Minufija, sude je la provinco 6-a de Oktobro kaj okcidente je la provincoj Matruh kaj Aleksandrio. La teritorio etendiĝas ĝis la Uedo Natrun en la Libia Dezerto. La provinca ĉefurbo Damanhur situas en distanco de proksimume 135 kilometroj de Kairo.