Provinco Minufija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
provinco Minufija
محافظة المنوفية

gubernio de Egiptio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ŝibin al-Kaum
Areo 1 532 km²
Loĝantaro 3 270 404 (stato: censo de 2006)
ISO-kodo EG-MNF
provinca flago
provinca flago
vdr

Minufija respektive AlEl Minufija (arabe محافظة المنوفية, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Minufiyya respektive Muhafazat al-Minufija, ankaŭ latinliterigita MenufijaMonufija) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 3 270 404 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Ŝibin al-Kaum.

La teritorio situas en la okcidenta parto de la Nildelto. La provinco limas norde je la provinco Garbija, oriente je la provinco Kaljubija, sude je la provinco 6-a de Oktobro kaj okcidente je la provinco Buhajra. En la provinca ĉefurbo ankaŭ situas la ĉefaj konstruaĵoj de la Minufija-Universitato.

Ambaŭ lastaj ŝtataj prezidantoj de Egiptio, Anwar al-Sadat (1918-1981) kaj Muhamad Hosni Mubarak (naskiĝis en 1928), naskiĝis en la provinco.