Provinco Talas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Talas
Талас областы,
Таласская область

Bazaj informoj
ŝtato:  Kirgizio
administra centro: Talas
areo: 11 400 km²
loĝantoj: 219 800 (en 2009)
loĝdenso: 19 loĝantoj/km²
ISO 3166-2: KG-T

La provinco Talas (aŭ regiono respektive oblasto Talas, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Талас областы ["Talas oblasti"], ruse Таласская область [Talaskaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 11 400 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2005 en la provinco vivis 219 800 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas la samnoma urbo Talas. La provinco najbaras (laŭ horloĝa direkto) al la kirgiziaj provinco Ĵalalabat kaj provinco Narin, al la aŭtonoma regiono Ŝinĝjango en Ĉinio, al Taĝikio, la kirgizia provinco Batken kaj al Uzbekio.

La provinco baze estas U-forma valo malferma en la okcidento. La norda limo estas difinita fare de la Kirgiza Ala-Too-montaro, kiu ankaŭ konsistigas la sudan limon de la provinco Ĉuj. Ĉe la orienta fino, la Talas Ala-Too-montoĉeno deflankiĝas kaj markas la sudan limon. La rivero Talas fluas tra la centro de la valo. La ĉefa aŭtoŝoseo (A361) eniras el la oriento tra la montopasejo Ötmök (fermita en vinto) kaj kondukiĝas suben en la valon al Taraz en Kazaĥio. Proksime de la vala "buŝo" en Kizil-Adir, plia ŝoseo kondukiĝas norden direkte al Taraz kaj alia suden sur la montopasejo Kara-Buura al la provinco Ĵalalabat. En la sovetunia epoko, antaŭ la ŝtata sendependiĝo kaj de Kirgizio kaj de Kazaĥio, la plej multaj komercaj ligoj de la provinco estis al la urbo Taraz. La historia "batalo de Talas" okazis ĉi-tie.

Bazaj soci-ekonomiaj indikoj pri la provinco

Distriktoj de la provinco

La provinco estas administre dividita en 4 distriktojn:

Distrikto Ĉefurbo
distrikto Bakaj-Ata Bakaj-Ata[7]
distrikto Kara-Buura Kizil-Adir
distrikto Manas Pokrovka
distrikto Talas Manas[8]

Notoj

  1. informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  2. informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  3. informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  4. eksporto: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  5. importo: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  6. investoj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  7. [1]
  8. [2]

Eksteraj ligiloj