Prunus serrulata
Japana ĉerizo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Japana ĉerizo (Prunus serrulata)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Prunus serrulata Lindl., 1830 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Prunus serrulata (sin. Cerasus serrulata (Lindl.) Loudon) ankaŭ nomata Japana ĉerizo, Monteta ĉerizo, Orienta ĉerizo aŭ Azia ĉerizo estas specio de ĉerizarbo, kiu kreskas native en Japanio, Koreio kaj Ĉinio.
Ĝi estas malgranda falfolia arbo kun mallonga trunko kaj densa krono. La krusto estas malhele bruna kun rimarkeblaj horizontalaj lenticeloj. La folioj estas konsekvence aranĝitaj, simplaj, ovale-lancetoidaj, 5–13 cm longaj kaj 2.5-6.5 cm vastaj, kun mallonga stikaĵo kaj dentitaj aŭ duoble-dentitaj ekstremaĵoj. En malfrua aŭtuno verdaj folioj iĝas flavaj, ruĝaj aŭ skarlataj. La floroj kreskas en infloreskoj de 2 ĝis 5. En natura vario ili estas kvinpetalaj, blankaj aŭ pale rozkoloraj. Kutime floroj aperas printempe, iom pli frue aŭ samtempe kun la folioj. La frukto estas ronda drupo, tre malhele ruĝa aŭ nigra je koloro, kun diametro de 8–10 mm.
Kultivado kaj uzoj
[redakti | redakti fonton]Prunus serrulata estas kutime kultivata kiel dekora planto ambaŭ en sia natura arealo kaj en aliaj regionoj de modera klimato. Ekzistas multaj kulturvarioj, inkluzive tiuj kun duoblaj floroj - t.e. kun stamenoj anstataŭigitaj per aldonaj petaloj.
Kutime en kultivado en Eŭropo kaj Norda Ameriko ĝi estas greftata al radikoj de kutima eŭropa ĉerizo Prunus avium. La kulturvarioj plej ofte estas nefekundaj kaj ne produktas fruktojn, do, estas nur vegetative reprodukteblaj.
Prunus serrulata estas unu el specioj de sakuro, kutime rigardataj en japana tradicio de hanami kaj ankaŭ dum sakuraj festivaloj en aliaj landoj.
Varioj kaj kulturvarioj
[redakti | redakti fonton]Laŭ biologio kaj arealo, ekzistas kelkaj varioj:
- Prunus serrulata var. serrulata (syn. var. spontanea). Japanio, Koreo, Ĉinio.
- Prunus serrulata var. hupehensis (Ingram) Centra Ĉinio.
- Prunus serrulata var. lannesiana (Carrière) Makino (syn. Cerasus lannesiana Carrière; Prunus lannesiana (Carrière) E. H. Wilson). Japanio.
- Prunus serrulata var. pubescens (Makino) Nakai. Koreo, nord-eosta Ĉinio.
- Prunus serrulata var. spontanea (Maxim.) E. H. Wilson (syn. Prunus jamasakura Siebold ex Koidz.)
Gravaj kulturvarioj estas:
- Prunus serrulata 'Amonogawa' aŭ Kolumna ĉerizo. Kreskas en preskaŭ kolumna formo. Kvazaŭ-duoblaj, pale rozkoloraj floroj.
- Prunus serrulata 'Kanzan'. Rozkoloraj duoblaj floroj. Folioj estas bronzkoloraj kiam ili unue aperas, iĝas verdaj pli malfrue en somero. En anglalingva literaturo kutime estas fuŝe nomata "Kwanzan".
- Prunus serrulata 'Kiku-shidare'. Ploranta Ĉerizo de Cheal. Branĉoj estas pendantaj, kiel en ploranta saliko. Floroj duoblaj, rozkoloroj. Kutime ne vivas longe.
- Prunus serrulata 'Shirofugen'. Duoblaj floroj, de intentse rozkoloraj ĝis blankaj.
- Prunus serrulata 'Shirotae', Fuĵi-ĉerizo. Tre malalta, vasta krono kun preskaŭ hosizontalaj branĉoj. Pure blankaj kvazaŭ-duoblaj floroj.
- Prunus serrulata 'Tai Haku', Granda Blanka Ĉerizo. Unuopaj blankaj floroj, tre grandaj (ĝis 8 cm je diametro). Ĵusaperantaj folioj bronzkoloraj.
- Prunus serrulata 'Ukon'.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9.
- Flora of China: Cerasus serrulata
- NC State University: Prunus serrulata Arkivigite je 2004-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Arborist's photo: size potential for Prunus serrulata 'Shirotae' ('Mt. Fuji') Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine