Prunus fruticosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Prunus fruticosa
nana ĉerizo (Prunus fruticosa) floranta hundorozo
nana ĉerizo (Prunus fruticosa) floranta hundorozo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Prunuso Prunus
Specio: P. fruticosa
Prunus fruticosa
Pall.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nana ĉerizo (Prunus fruticosa), estas plantospecio el la familio de la Rozacoj (Rosaceae). La arbusto portas manĝeblajn, ĉ. 1 cm grandajn ruĝajn fruktojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La nana prunuso estas somerverda arbusto, kiu havas rigidajn branĉojn kaj stolonojn [1] La arbusto ne havas dornojn kaj altas de 0,2 ĝis 1 metroj, malofte eĉ ĝis 1,5 metrojn. La branĉoj estas maldikaj kaj kalvaj. La folioj havas renverse ovformajn ĝis eliptajn, apenaŭ pintajn foliplatojn kun noĉita aŭ segildenta folirando. Ili fariĝas 2 ĝis 5 cm longaj. La folioj estas brilaj kun malhelverda supra surfaco kaj pli hela, kalva malsupra surfaco. La petioloj havas longecon de 0,5 ĝis 1,2 cm.

La blankaj floroj estas ĉ. 1,5 cm larĝaj kaj staras du- ĝis 5-oble dense en umbeloj,[1]. La sepaloj estas larĝaj kaj nepintaj. La planto floras de aprilo ĝis majo.

La frukto de la planto estas globforma, ĝis 1 cm granda drupo. La fruktoj maturiĝas en junio kaj fariĝas tiam koralruĝaj ĝis nigraj. La maturaj fruktoj estas manĝeblaj kaj ŝatata sovaĝa frukto.[2][3]

La kromosomo-nombro estas 2n = 32.[4]

Disvastigo kaj postuloj al la kreskejo[redakti | redakti fonton]

La disvastigejo de Prunus fruticosa estas de meza kaj orienta Eŭropo ĝis Kaŭkazo kaj meza Siberio [1] Tie la planto kreskas en sekaj arbustejoj, ĉe sekaj deklivoj kaj en malnovaj ŝtonrompejoj. Ĝi ŝatas varmon sed estas frostorezista. Ĝi preferas sunajn ĝis duonsunajn kreskejojn.[2][3]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Prunus fruticosa same kiel la acida ĉerizo (Prunus cerasus) kaj la dolĉa ĉerizo (Prunus avium) apartenas al la subgenro Cerasus al la genro Prunus.[5] sinonimo de Prunus cerasus estas Cerasus fruticosa.[1]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La nana prunuso estas malofte uzata kiel ornamplanto pro sia dekoraj floroj kaj fruktoj, Ĝi ankaŭ donas polenojn kaj nektaron al abeloj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Schütt et al.: Lexikon der Baum- und Straucharten
  2. 2,0 2,1 Kremer: Strauchgehölze
  3. 3,0 3,1 3,2 Roloff et al.: Flora der Gehölze
  4. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 574.
  5. Germplasm Resources Information Network (GRIN) 29899 Prunus fruticosa 17a de Aprilo 2010

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Roloff, Bärtels: Flora der Gehölze. Ulmer. Stuttgart (Hohenheim). 2008. 978-3-8001-5614-6 paĝoj 476–477
  • Bruno P. Kremer : Strauchgehölze. Erkennen & bestimmen. Steinbachs Naturführer. Mosaik. Niedernhausen. 2002. ISBN=3-576-11478-5. Paĝo 70
  • Schütt, Schuck, Stimm: Lexikon der Baum- und Straucharten. Nikol.Hamburg. jaro 2002. ISBN = 3-933203-53-8. paĝo j409

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]