Pulbazaro
El Vikipedio
Pulbazaro aŭ pulmerkato estis komence bazaro kie privatuloj vendis al aliaj privatuloj uzitajn aferojn pro plezuro. Hodiaŭ ili estas (en Germanio) aŭ iĝas (en Francio) tre organizitaj, kaj tie troveblas pli kaj pli da profesiuloj. Grandaj aŭ malgrandaj organizantoj (asocioj, urboj, komercistaroj, ...) organizas unu aŭ plurfoje jare pulbazaroj kaj kelkfoje alte taksas la vendantojn.
La nomo "pulbazaro" ŝajne devenas de la mezepoka kutimo de princoj donaci vestaĵojn. Tiujn donacitajn vestaĵojn oni vendis kaj ŝajne ne malofte ankaŭ iuj puloj estis kunvenditaj.
Hodiaŭ ekzistas pulbazaroj, kie novaj varoj ne estas akceptitaj. Ankaŭ ekzistas pulbazaroj pri temoj: metiistaj, antikvaj, ludilaj ktp. Sed en multaj pulbazaroj hodiaŭaj novaj varoj superas malnovajn: nutraĵoj, poŝtelefoneroj, tukoj, vestaĵoj ktp, ofte de malalta kvalito. Tamen ankoraŭ troveblas de tempo al tempo ia altvalora kolektaĵo inter multaj malbonaj aferoj.
Veraj pulbazaroj, kie troveblas trezoroj, ekzistas ĉefe en la kamparo aŭ en urbetoj organizitaj de asocioj aŭ komunumoj.
[redakti] Eksteraj ligiloj
La granda pariza pulbazaro de Saint Ouen
eltiraĵo de Angoroj - la ses unuaj minutoj de la filmo en kiuj Gaston Waringhien komentas viziton al la Pulbazaro de Saint-Ouen (norde de Parizo).
La pulbazaro de la "Porte de Vanves"