Pusztaradvány
Pusztaradvány [pustaradvAnj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Encs.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 7 km²
- Alto super marnivelo: 214 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.4674/21.1378
- Loĝantaro: 210
- Poŝtkodo: 3874
- Telefonprefikso: 46
Situo[redakti | redakti fonton]
Pusztaradvány situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo, proksime de slovaka landlimo. Encs troviĝas 18, Miskolc 55 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el la 13-a jarcento. Dum la turka erao la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1828 loĝis en Pusztaradvány 152 homoj en 22 domoj. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj kaj migra poŝto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna
- Kastelo de Pusztaradvány iam de Pallavicini, nun hotelo
Famuloj[redakti | redakti fonton]
Diplomato János Pallavicini mortis en Pusztaradvány.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.vendegvaro.hu
- www.gyaloglo.hu