Rado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rado estas cirkla diskotoro, kies fundamenta funkcio estas transigi linian movon en rotacian movon. Ĝi estas unu el la simplaj maŝinoj.

Rado povas esti fiksita al akso kaj konektita al veturilo. Tiel la rado ruliĝos super la tero. Kompare kun veturilo sen radoj, kiel sledo, la frotado inter la tero kaj la veturilo estas plejparte forigita kaj anstataŭigita per frotado inter la akso kaj aksingo, kie lubrikaĵo aŭ aro de lagrogloboj povas malpliigi la frotadon. Movo estas tiel atingita kun multe malpli da frotado, kio signifas multe malpli da laboro.

Pro la malpliigo de frotado, la rado estas esenca al transporto. Por bone funkcii, radaj veturiloj devas esti uzataj sur ebena surfaco kiel ŝoseoreloj aŭ kun bona meĥanismo por sorbi la skuojn kiam ne sur plata tero (kiel skusorbilo, amortizilo). Ankaŭ kaŭĉuka radringo aerplena (pneŭmatiko) povas mildigi la skuojn. Evoluis sistemo por moviĝi sur malebena tereno per radoj ĉirkaŭitaj per rondo da trako. Tiu sistemo uziĝas en specoj da traktoroj kaj kirasitaj veturiloj.

Ĉar rado estas rigida objekto, ĝi ne rotacias nur kiam ĉiuj tordoj al ĝi estas balancitaj. Ĉar des pli granda la tordo ju pli proksima estas la forto al la akso, oni povas uzi radon por ŝanĝi inter grandaj kaj malgrandaj fortoj aplikitaj per frotado kun zonoj aŭ aliaj rado (ekzemple dentradoj). Aliaj varioj de la rado estas la pulio kaj la vinĉo.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverboj pri rado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof [1]:

  • Citaĵo
     Ĵeti bastonon en la radon. 
  • Citaĵo
     Kvina rado ĉe veturado. 
  • Citaĵo
     Rado malbona knaras plej multe. 

Referencoj

  1. [1]