Rajbareli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rajbareli
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 229001
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 14′ N, 81° 14′ O (mapo)26.23383888888981.233597222222Koordinatoj: 26° 14′ N, 81° 14′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 50,12 km² (5 012 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Rajbareli (Utar-Pradeŝo)
Rajbareli (Utar-Pradeŝo)
DEC
Rajbareli
Rajbareli
Situo de Rajbareli
Rajbareli (Barato)
Rajbareli (Barato)
DEC
Rajbareli
Rajbareli
Situo de Rajbareli

Map

vdr
Fotomontaĵo

Rajbareli, hindie रायबरेली, urdue رائے بریلی estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Laknaŭo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Palaco en Rajbareli

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Rajbareli havis 191 316 da loĝantoj kaj atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1980-aj jaroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rajbareli situas sur ebenaĵo laŭ rivero sur averaĝa alteco de 110 m. super la marnivelo. Fatehpur troviĝas 57, kantona sidejo kaj subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 72, Barabanki 76, Unnao 82, Sultanpur 84, Kanpur 100, Prajagraĝo kaj Fajzabad (Barato) 107, tutlanda ĉefurbo Delhio 477, Kolkata 830, Mumbajo 1183 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Rajbareli travivis islaman (15-a jarcento), mogolan (17-a jarcento), fine britan dominadon ĝis 1947. La distrikto de Rajbareli estis kreita fare de la britoj en 1858.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Rajbareli estas industria urbo. La fabriko pri telefonaj ekipaĵoj estis establita en 1948, pri fervojaj ekipaĵoj en 2012.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Rajbareli universitato, altlernejoj, institutoj kaj akademio funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Rajbareli la oficialaj lingvoj estas la hindia, angla kaj urdua.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Rajbareli estas hinduismo (74%), poste islamo (25%).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Rajbareli situas en varma subtropika klimato. averaĝe pluvas jare ĉirkaŭ 1200 mm. Inter julio kaj septembro ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj apenaŭ. La jara averaĝa temperaturo estas 26 °C.

Stacidomo en Rajbareli

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rajbareli estas konektita fervoje al Prajagraĝo kun 2 malsamaj linioj, krome al Unnao kaj Laknaŭo. 7 vojoj kuras al tiu ĉi urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Laknaŭo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans