Sultanpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sultanpur
city of India
Administrado
Poŝtkodo 228001
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 16′ N, 82° 4′ O (mapo)26.26166666666782.071666666667Koordinatoj: 26° 16′ N, 82° 4′ O (mapo) [+]
Alto 95 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sultanpur (Utar-Pradeŝo)
Sultanpur (Utar-Pradeŝo)
DEC
Sultanpur
Sultanpur
Situo de Sultanpur
Sultanpur (Barato)
Sultanpur (Barato)
DEC
Sultanpur
Sultanpur
Situo de Sultanpur

Map

vdr

Sultanpur, hindie सुल्तानपुर, urdue سلطان پور estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Palaco en Sultanpur

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Sultanpur havis 107 640 da loĝantoj kun legopovo 88%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo. Ĝi atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) ĉirkaŭ 2000.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sultanpur situas sur ebenaĵo laŭ flankorivero sur averaĝa alteco de 95 m. super la marnivelo. Fajzabad (Barato) troviĝas 57, Akbarpur (Ambedkar Nagar) 64, Rajbareli 84, Prajagraĝo 95, Barabanki 115, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 129 (voje 135), Unnao 161, Kanpur 181, tutlanda ĉefurbo Delhio 547, Kolkata 759, Mumbajo 1248 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la loka tradicio Sultanpur iam estis sur la alia riverbordo, tiam nomita Kusabhavanpur. Ĝi estis fondita fare de mita figuro. Laŭdire sultano de Delhio detruis Kusabhavanpur kaj fondis la nunan urbon Sultanpur, kiu preskaŭ estis tute detruita dum la Hindia ribelo de 1857.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sultanpur mem estas industria urbo kun produktoj de maŝinoj. Samtempe gravas la agrikulturo kun kultivaĵoj de rizoj, tritikoj, hordeoj kaj sukerkanoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Sultanpur altlernejo kaj pluraj institutoj funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Sultanpur la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Sultanpur estas hinduismo (68%), poste islamo (30%), fine ĝajnismo (preskaŭ 2%).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sultanpur estas konektita rekte fervoje al Prajagraĝo, Fajzabad, Ĝaŭnpur kaj Laknaŭo. 7 vojoj kuras al tiu ĉi urbego. La loka mapo prezentas flughavenon, krome fakte ekzistas en Ajodjo, Prajagraĝo, eĉ internacia en Laknaŭo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj moskeoj
  • palaco

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans