Rajmondo el Penjaforto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Raymon de Peñaforte.jpg

Rajmondo el Peñafort naskiĝis en 1180 kaj mortis la 6-an de januaro 1275. Li estis romkatolika sacerdoto, dominikano, kanonisto, tio estas profesoro pri eklezia juro. La eklezio honoras lin kiel sanktulon; festo: La 7-a de januaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rajmondo naskiĝis en la kastelo Peñafort apud Vilafranca del Penedés en la provinco Barcelono. Lia familio estis parenca kun la reĝoj de Aragono kaj la grafoj de Barcelono. Li studis la kanonan juron en Bolonjo, kie li poste ankaŭ instruis. En 1222 li ellaboris la regularon de la MercedanojNolaskanoj (Ordo Beatae Mariae de Mercede redemptionis captivorum = ordeno de la beata Maria de l’ salajro por liberigo de la kaptitoj), nova ordeno, fondita en 1218 de Petro Nolasko. Rajmondo mem en la sama jaro 1222 eniris la novan ordenon de la Dominikanoj, kiun en 1216 fondis Dominiko de Guzmán. Vokita de papo Gregorio la 9-a en 1230 al la kurio en Roma, li fariĝis ties konfesprenanto. Pro sia sanstato li en 1236 reiris hejmen. Oni petis lin fariĝi ĉefepiskopo de Taragono, sed li rifuzis. De 1238 ĝis 1240 li estis la tria generalo de la Dominikanoj, ordigante ties statutojn. Ekde 1240 li vivis en Hispanio, inter alie kiel konsilanto de reĝo Jakobo la 1-a de Aragono. Kune kun Ramon Lullo li organizis la misiadon ĉe maŭroj kaj judoj. Tiucele li fondis por estontaj misiistoj lernejojn pri la araba lingvo. Eble li samcele ankaŭ instigis Tomason el Akvino skribi la verkon Summa contra gentiles. Li mortis, ĉirkaŭ centjaraĝa en Barcelono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Summa iuris (laŭ liaj prelegoj en Bologna)
  • Liber extra = Dekretaro de Gregorio la 9-a (kolekto de papaj dekretoj en kvin volumoj)
  • Summa de casibus = Summa de poenitentia et matrimonio = Summa Raymundi (la tiam plej ampleksa kaj grava verko por konfesprenantoj)

Legendo[redakti | redakti fonton]

Rajmondo riproĉis la aragonan reĝon pro ties senbrida vivkonduto, kaj eĉ volis forlasi la landon pro li. La reĝo, eksciinte pri tio, malpermesis al kiu ajn, sub puno de morto, transporti lin surŝipe eksterlanden. Rajmondo tamen veturis trans la maron. Li sen ŝipo glitis sur la ondoj, uzante sian mantelon kiel veturilon kaj velon.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Rajmondo el Peñafort estis proklamata sanktulo en 1601 fare de papo Klemento la 8-a. Lia festo, la 7-a de januaro, laŭ la Romkatolika Kalendaro estas libervola memoro.

Oni konsideras lin patrono:

  • de la urbo Barcelona
  • de la advokatoj kaj prokuroroj
  • de la kanonistoj
  • de la bibliotekistoj pri medicina literaturo.

Pentraĵoj montras lin en dominikana vestaĵo, kun libro kaj skribilo. Kelkfoje oni vidas lin veturi sur la maro, uzante sian mantelon kiel ŝipon kaj velon.

Lian agadon por la liberigo de la kaptitoj, ellaborante la regularon de la Mercedanoj, respegulas la resuma preĝo el la taga liturgio, tradukita el la germana:

Favora Dio, Vi donacis al Sankta Rajmondo la forton de Via amo kaj sendis lin helpi al la kaptitoj. Aŭskultu lian porpeton, kaj liberigu nin el la kaptiteco de la peko, por ke ni estu vere liberaj kaj plenumu la ordonon de la amo. Pri tio ni petas per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro, kiu vivas kaj regas kun Vi, en la unueco kun la Sankta Spirito, nun kaj eterne. Amen.

La latina originalo pli multe akcentas la bonan efikon de liaj libroj por la konfesprenantoj:

Deus, qui beatum Raimundum presbyterum insignis in peccatores misericordiae virtute decorasti, eius nobis intercessione concede, ut, a peccati servitute soluti, quae tibi sunt placita liberis mentibus exsequamur. Per Dominum nostrum Iesum Christum, filium tuum, qui tecum vivit et regnat, in unitate Spiritus Sancti, Deus per omnia saecula saeculorum. Amen.