Ralph A. Lewin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ralph Arnold LEWIN (naskiĝis la 30-an de aprilo 1921, mortis la 30-an de novembro 2008 en La Jolla, Kalifornio) estis usona biologo, Esperanto-vortaristo kaj -tradukisto.

Profesia vivo

Lewin laboris ĉefe en la kampo de la genetiko de verdaj algoj, el kiu li fariĝis renoma specialisto. Li pasigis pli ol 48 jarojn en la Scripps Institution of Oceanography de la Universitato de Kalifornio en San Diego. Li ankaŭ organizis kaj instruis kursojn por UNESKO en Finnlando, Singapuro kaj Ĉinio kaj publikigis pli ol 250 sciencajn artikolojn.

Esperanta agado

Lewin estis esperantisto, delegito kaj fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj membro de la Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko (ELNA). Li estis redaktoro de la "Internacia Vortaro de Mikroba Genetiko" (1994) kaj kuntradukis la infan-libron "Winnie-la-Pu" en Esperanton. Li ankaŭ verkis kelkajn sciencajn raportojn en Esperanto, kiu aperis i.a. en Scienca Revuo, Esperanto (UEA) k.a. (detalojn vd. en EBEA, ligilo malsupre).

La "Internacia Vortaro de Mikroba Genetiko"

La terminaro aperis en 1994 en Pekino (Ĉinio) en formato A5 (116 p.). Jen kelkaj specimenaj artikoloj:

Celteorio (target theory)
Teorio pri mutacio, tion klariganta per hazarda trafo de mutaciiganto (ĉu radia ĉu alia) ĉe ŝanĝebla aŭ difektebla lokuso.
[Difino en la ĉina.]
Cenocito (coenocyte)
Ĉelo, aŭ planto aŭ besteto, konstruita el ĉeloj kun pluraj nukleoj.
[Difino en la ĉina.]
ktp.

La terminaro do estas ordigita laŭ esperantaj terminoj kun difinoj en Esperanto kaj la ĉina kaj tradukoj de la terminoj al la angla kaj ĉina, por kiuj ekzistas indeksoj. La ĉinan parton verkis Li Kexi. Ĉefaj referenc-verkoj krom dudeko da fakaj verkoj estis Plena Vortaro (PV), Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970), Scienca kaj Teknika Terminaro (STT, 1956) kaj la English-Esperanto Chemical Dictionary de Donald R. Duncan (1956).

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj