Ralph Boston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph Boston
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1939 (1939-05-09)
en Laurel
Morto 30-an de aprilo 2023 (2023-04-30) (83-jaraĝa)
en Peachtree City
Mortokialo apopleksio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Tenesia Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo atleto
vdr

Ralph Harold BOSTON (la 9an de majo‏ 1939 - la 30an de aprilo 2023) estis usona atleto, olimpka ĉampiono (Romo Olimpiko 1960), mondrekordulo, ĉampiono de la panamerikaj ludoj por du sinsekvaj fojoj (San-Paŭlo 1963 kaj Vinipego 1967) kaj ses sinsekvaj fojoj usona ĉampiono (1961-1966) en longsalto.

Dum sia kariero li rompis la mondan rekordon en la longsalto ses fojojn, pli ol iu ajn alia atleto en la historio. Li plibonigis la mondan rekordon je 22 cm.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Evoluo de monda rekordo en longsalto. La plej multaj el la punktoj, rekordoj kiuj estas markitaj dum la 1960-aj jaroj estas rekordoj fare de Boston. En 1968, Robert Beamon plibonigis la rekordon je 55 cm post jardekoj da preskaŭ stagnado.

Boston naskiĝis kaj kreskis en Laurel, Misisipio.

Monda rekordo[redakti | redakti fonton]

En konkurso okazigita en Walnut, Kalifornio, la 12-an de aŭgusto 1960, Boston atingis novan mondan rekordon de 8.21 metroj en la longsalto, plibonigo de la 24-jara monda rekordo de sia samlandano Jesse Owens.

Olimpika ĉampiono[redakti | redakti fonton]

Tri semajnojn poste, ĉe la Roma Olimpiko (1960), Boston gajnis oran medalon en la longsalto kun nova olimpika rekordo de 8,12 metroj, antaŭ sia samlandano Bo Roberson (8,11 metroj) kaj Igor Terovnisian de Sovetunio (8,04 metroj).

En konkurso okazigita en Modesto, Kalifornio la 27-an de majo 1961, Boston atingis novan mondan rekordon de 8.24 metroj en la longsalto. Du monatojn poste, en konkurso okazigita en Moskvo la 16-an de julio de la sama jaro, li plibonigis sian mondan rekordon kaj atingis ĝin je 8,28 metroj. Jaron poste, Igor Terovnisian plibonigis sian mondan rekordon kaj atingis ĝin je 8.31 metroj.

En la Tut-Amerikaj Ludoj okazigitaj en San-Paŭlo, Brazilo en junio 1963, Boston gajnis oran medalon en la longsalto kun rezulto de 8,11 metroj. Krome, li finis kvara en la altosalto kun rezulto de 2.04 metroj. En la Usona Ĉampioneco okazigita tiun jaron, li finis en sesa loko en la trisalto kun rezulto de 15,13 metroj.

En konkurso okazigita en Kingstono, Jamajko, la 15-an de aŭgusto 1964, li egalis la mondan rekordon (8.31 metroj). Monaton poste, la 12-an de septembro, li plibonigis la mondan rekordon en konkurso okazigita en Los-Anĝeleso, Kalifornio kaj atingis ĝin je 8.34 metroj. Monaton poste ĉe la Tokia Olimpiko (1964) li gajnis arĝentan medalon en la longsalto kun rezulto de 8,03 metroj, post Lynn Davis el Britio (8,07 metroj) kaj antaŭ Igor Terovnisian (7,99 metroj).

En la konkurso okazigita en Modesto la 29-an de majo 1965, Boston atingis sian lastan mondan rekordon kun rezulto de 8,35 metroj. En la Panamerikaj Ludoj okazigitaj en Vinipego, Kanado en aŭgusto 1967, li gajnis oran medalon en la longsalto kun rezulto de 8,29 metroj. Du monatojn poste, en konkurso okazigita en Meksikurbo, Igor Terovnisian egalis sian mondan rekordon.

Ĉe la Meksikurba Olimpiko (1968), Boston gajnis bronzan medalon en la longsalto kun rezulto de 8,16 metroj, post Robert Beamon kiu atingis la mirindan mondan rekordon de 8,90 metroj en sia unua salto kaj Klaus Baer el Orienta Germanujo (8,19 metroj). En la kvalifika stadio li atingis la plej bonan rezulton (8.27 metroj).

Atingoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1974, Boston estis inkludita en la American Athletics Hall of Fame.
  • En 1985, Boston estis inkludita en la Olimpika Halo de Famo.

Rekordoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]