Ranganayakulu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ranganayakulu
Ranga en Bengaluro, Barato, aprilo 2018
Ranga en Bengaluro, Barato, aprilo 2018
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1958 (1958-07-08) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Barato
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ranganayakulu P. V.Ranganayakulu Potturu (mallonge Ranga) (n. 1958) estas barata kuracisto laŭ la tradicia medicino ajurvedo, historiisto, Esperanto-vortaristo kaj membro de la Akademio de Esperanto (2013-2016). Li elektiĝis ano de la Akademio de Esperanto ekde 2013[1] (ĝis 2016, kiam li ne rekandidatis).[2]

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Profesoro Ranga estas la Ĉefa Muzeo-Estro en la S V Museum en Tirumala, Andhra-Pradesho. En antaŭa kariero, ekde 2009 li estis profesoro pri ajurvedo en Tirupatio (ankaŭ en Andhra-Pradesho). Li estis estrarano de la Historia Kongreso de Andhra Pradesho (angla mallongigo APHC) kaj konsilanto de la Medicina Universitato en Andhra-Pradesho. Li doktoriĝis pri la historio de medicino. Li ankaŭ aktivas en la lingva movado en Andhra-Pradeŝo, kiu strebas krei sciencajn fakvortojn en la telugua. Li estas konata verkisto en la telugua.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Ranga lernis Esperanton en 1979 kaj tuj organizis lokan klubon por Esperanto en la urbo Vijayawada de Andra-Pradeŝo. Li organizis la Unuan Tutlandan Esperanto-Kongreson en februaro 1982. Tiam fondiĝis la Federacio Esperanto de Barato (FEB) kun la centra oficejo en la Ateista Centro en Vijayawada. Ranga estis la unua sekretario de FEB.

Li krome organizis la 5-an Azian Kongreson de Esperanto en Bengaluro (Barato) en januaro 2008. Ranga estis la sekretario de la Komisiono de Azia Esperanto Movado (KAEM) inter 2008 kaj 2010 kaj kasisto de KAEM de 2010 ĝis 2013. Li verkis anglalingvan lernolibron de Esperanto por barataj lernantoj (Let's Learn Esperanto [1993, 2013]) kaj kompilis kaj eldonis Esperanto-vortaron (Beginner's Compact Dictionary of Esperanto [2013]).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj en la telugua[redakti | redakti fonton]

  • Paryavaranam Abhivriddhi (ekologio kaj evoluo), verko pri la Rio kunsido.
  • Padavaprayanam (la taglibro de Charles Darwin dum lia 5-jara ĉirkaŭnavigado).
  • Prapanchatatvam Nayakatvam (kun Daggubati; vivo de 50 influhavaj filozofoj kaj politikistoj).
  • Japan, Oka Nagariki Jaitrayatra (libro pri vojaĝo al kaj en Japanio).
  • Ayurvedam (pri tradicia medicino de Barato).

Verkoj en la angla[redakti | redakti fonton]

  • (3-a de septembro 2013) Let's Learn Esperanto, the international language (angle).
  • (25-a de aŭgusto 2013) Beginner's Compact Dictionary of Esperanto (angle).
  • Ayurveda in South India (akirebla en Kinige.com)
  • (21-a de aŭgusto 2013) Ayurveda Medical Dictionary (angle).

Verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Ajurvedo, la tradicia medicino de Barato (akirebla en Amazon.com)

Krome pli ol 100 artikoloj en diversaj ĵurnaloj kaj magazinoj pri historio de medicino, ekologio, historio, kaj psikologio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2013-04-27). Alirita 2023-11-27.
  2. Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2016-02-17). Alirita 2023-11-27.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.