Regionhistoria muzeo Kölleda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regionhistoria muzeo Kölleda
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Kölleda
Koordinatoj 51° 11′ 17″ N, 11° 14′ 56″ O (mapo)51.187979511.2488756Koordinatoj: 51° 11′ 17″ N, 11° 14′ 56″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Regionhistoria muzeo Kölleda (Germanio)
Regionhistoria muzeo Kölleda (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Regionhistoria muzeo Kölleda (Turingio)
Regionhistoria muzeo Kölleda (Turingio)
DEC
Map
Regionhistoria muzeo Kölleda
vdr
Kölleda, Roßplatz kun la muzeo

La Regionhistoria muzeo de Kölleda (germane Heimatmuseum Kölleda) troviĝas en la turingia urbo Kölleda, Germanio, sur la placo Roßplatz nr 39.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Kölleda hodiaŭ denove - danke al setloj de firmaoj kiel Hörmann Funkwerk Kölleda GmbHMDC Power GmbH - bonan ekononian renomon havas, kio por fremduloj ne aŭtomate farigis asociadon al iama agrikultura urbo. Sed Kölleda, kiu estis en la 18-a jc garnizonloko kaj poste administra centro, ĝuste tiukampe gravis (herboj kuracaj kaj spicaj).

Je la fino de la 19-a jc oni memoris tiajn tradiciojn kaj starigis regionhistorian muzeon. Sed precipe gravis por tio la en Kölleda naskiĝinta kaj en Vajmaro laborinta kuracisto Ernst Bruno Schwabe (1834-1918), kiu iniciatis faradon de taŭgaj salonoj en 1901 kun preno de kelkaj objektoj el la urbaj kolektoj. Parto de la objektoj venis al la en 1930 inaŭgurita muzeoj (en la strato Salzstraße). En 1942 estis translokigo en la Schwabe-ĝardendomo, kiu estis donacita al la urbo. Post promilita fermo la remalfermo okazis en 1950.

Je la komenco de la 1990-aj jaroj la muzeo trovis novan domicilon en la en 1797 konstruita domo de la iama presejo Böhme. En decembro 1994 la nova muzeo ekprezentatis al la vizitantaro.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Fokusoj de la prezentado estas kolekto de gisferaj fornoslaboj, restoj de la proto- kaj prahistorio de la regiono kaj diversaj atestiloj de metioj de la urbo. Specialaĵo estas sendube la modela kolekto pri malnovaj pomaj kaj piraj specioj kiel ankaŭ la muzeoĝardeno en la stilo de la Goeto-tempo. Danke al la engaĝiĝo de la Kultura- kaj muzea asocio Kölleda la loko estas ankaŭ spektaklejo.

Aliaj muzeoj en Kölleda[redakti | redakti fonton]

Krom la regionhistoria muzeo ekzistas ankaŭ la Funkwerk-muzeo (Markt nr 3) pri specialaj aspektoj de la industria historio de la regiono. Produktoj kaj tiutemulaj atestoj priskribas la historion de la popolproprieta entrepreno VEB Funkwerk Kölleda ekde la komencoj en 1945 ĝis la postturniĝaj partaj malkonstruoj. De la simpla kalkulilo ĝis la modernaj komputiloj oni informatas pri la ŝanĝoj de kalkulado maŝina kaj datenpritraktado; ankaŭ radiaŭskultado kaj telefonado ne mankas, nek fotiloj, skribmaŝinoj ktp. Idedoninto kuratora estis i.a. s-ro Alfred Kirpal de la Teknika Universitato Ilmenau, kiu iam mem lernoknabis en Kölleda. La tuto malfermiĝis en la 3-a de oktobro 2000.

Krome estas en la Backleber-urbopordego daŭra ekspozicio kiu dediĉas sin al la aermilita historio. Ĉar dum la nazia tempo estis en Kölleda, kiu tiutempe apartenis al la govio Halle-Merseburg, aviadila bazo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 160

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la muzeo sur la urba retpaĝaro Arkivigite je 2020-08-07 per la retarkivo Wayback Machine