Regiono Mwanza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi artikolo estas pri regiono en Tanzanio. Estas ankaŭ distrikto Mwanza en Malavio.


Situo en Tanzanio

Regiono Mwanza (svahile Mkoa wa Mwanza) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Mwanza.

Laŭ censo de 2002 la regiono havis 2.942.148 loĝantojn. Ĝia areo estas 18.592 km². Ĝi do estas relative dense loĝata, kun 150/km².

La regiono situas en la nordo de la lando. Ĝiaj limoj estas al:

La regiono grandparte vivtenas sin per agrokulturo. Ĝi estas administre dividita en jenajn ok distriktojn:

  • Geita
  • Ilemela
  • Kwimba
  • Magu
  • Misungwi
  • Nyamagana
  • Sengerema
  • Ukerevo (Ukerewe, insularo)

La teritorio de la ĉefurbo situas en la distriktoj Nyamagana kaj Ilemela, kiuj situas laŭ la orienta flanko de fjordo de Viktoria lago.

Post la sendependiĝo de Tanganjikio la teritorio estis parto de la Laga Regiono, same kiel regiono Mara. Ĝi iĝis memstara regiono en 1963.