Regiono Pwani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Tanzanio

Regiono Pwani (svahile Mkoa wa Pwani) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo estas Kibaha.

Laŭ censo de 2002 la regiono havis 889.154 loĝantojn. Ĝia areo estas 32.407 km².

Norde la regiono limas al regiono Tanga, sude al regionoj regiono Lindi kaj okcidente al Morogoro. Oriente estas la Hinda Oceano kaj la regna ĉefurbo Daresalamo, tri-kvarone ĉirkaŭata de Pŭani.

La regiono estas dividita al ses distriktoj: Bagamoyo, Kibaha, Kisarawe, Rufiji, Mkuranga kaj Mafia. Distrikto Mafia estas insulo en la Hinda Oceano, kiu distancas malpli ol 20 km de kontinenta Pwani.