Regiono Suda Danio
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo: | Vejle |
Areo: | 12.191,2 km² |
Loĝantoj: | 1.194.659 (la 1-an de januaro 2008) |
Loĝdenso: | 97,99 loĝantoj po km² |
ISO 3166-2 | DK-83 |
La Regiono Suda Danio – dane Region Syddanmark - estas unu el kvin administraj regionoj de la eŭropa ŝtato Danio kaj ampleksas la sudon de la geografia nordo de la duoninsulo Jutlando, la nordon de ties geografia sudo (la sudo de suda Jutlando estas parto de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio), la insulon Fyn kaj iujn pliajn insuletojn. Ĉefurbo de la regiono estas Vejle. La regionoj kreiĝis komence de la jaro 2007 kaj anstataŭigas la antaŭajn administrajn distriktojn, kiuj dane nomiĝis amtskommuner.
La regiono Suda Danio ampleksas la antaŭajn distriktojn Fyn, Ribe kaj Sønderjylland (suda Jutlando), kaj la antaŭajn komunumojn Børkop, Egtved, Fredericia, Give, Jelling, Kolding, Lunderskov, Vamdrup kaj la urbon Vejle, kiu situis en propra distrikto nomita laŭ la urbo.
Komunumoj
La nuna regiono Suda Danio konsistas el la sekvaj unuopaj komunumoj (nombro de loĝantoj laŭ la 1-a de januaro 2008):
- Sur la insulo Fyn (kun ĉirkaŭaj insuletoj):
- Assens (42.054)
- Faaborg-Midtfyn (51.950)
- Kerteminde (23.630)
- Langeland (13.741)
- Middelfart (37.274)
- Nordfyn (29.470)
- Nyborg (31.607)
- Odense (186.932)
- Svendborg (59.040)
- Ærø (6.712)
- En la geografia sudo de Jutlando:
Eksteraj ligiloj
greke retejo de la regiono Suda Danio greke mapo pri la 98 novaj komunumoj (dane)
Hovedstaden (regiono ĉefurba) |
Meza Jutlando (Midtjylland) |
Norda Jutlando (Nordjylland) |
Sjælland |
Suda Danio (Syddanmark)
Krome ligitaj al Danio estas
la insularo Ferooj kaj Gronlando