Reguloj por la Instruado de la Menso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rēgulae ad dīrectiōnem ingeniī
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro René Descartes
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1701
Ĝenro eseo
vdr

En 1628 René Descartes (Kartezio) komencis laboron sur nefinita traktato koncerne al la konvena metodo por scienca kaj filozofia pensado titolita Regulae ad directionem ingeniiReguloj por la Instruado de la Menso. La verko estis poste eldonita en 1701 postmorte de Kartezio.[1] Ĉi tiu traktato skizis la bazon por lia posta verko pri kompleksaj problemoj de matematiko, geometrio, scienco kaj filozofio.[2] La verko estas taksita esti verkita dum proksimume pli ol 10 jaroj kaj kiel tia Kartezio movis en lia utiligo kaj difino de ĉi tiuj reguloj. Reguloj por la Instruado de la Menso estas priskribita kiel antaŭirinto kaj 'skiza notlibro' por liaj aliaj verkoj.[3]

En totalo estis planita 36 reguloj. Reguloj 1-12 traktas la difinon de scienco, la ĉefaj operacioj de la scienca metoda (intuicio, dedukto kaj nombrado) kaj kio Kartezio terminas "simplajn proponojn", kiuj "okazas al ni spontanee" kaj kiuj estas objektoj de certa kaj evidenta sciiĝointuicio. Reguloj 13–24 traktas kion Kartezio terminas "perfekte komprenitajn problemojn" aŭ problemoj en kiuj ĉiuj de la kondiĉoj kiuj rilatas al la solvo de la problemo estas konata kaj kiu ekestiĝas ĉefe en aritmetiko kaj geometrio. Reguloj 25–36 traktas "neperfekte komprenitajn problemojn" aŭ problemoj en kiuj unu aŭ pli da kondiĉoj kiuj rilatas al la solvo de la problemo ne estas konata, sed devas esti trovita. Ĉi tiuj problemoj ekestiĝas majoritate en naturfilozofio kaj metafiziko.[2][4] Tamen, la verko finiĝas frue ĉe regulo 21.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

# Regulo
1 La celo de niaj studoj devas esti la instruo de nia menso por ke ĝi povas formi solidajn kaj verajn juĝojn pri ajnaj aferoj kiuj ekestiĝas.[5][6]
2 Ni devas okupi nin mem nur kun tiuj objektoj ke niaj intelektaj potencoj aperas kompetentaj por koni certe kaj sendubeble.[2][6]
3 Koncerne al ajna temo ni proponas prienketi, ni devas demandi ne kion aliaj homoj pensis aŭ kio ni mem konjektas, sed kio ni povas klare kaj evidente percepti de intuicio aŭ dedukti kun certeco. Pro tio ke ne estas alia maniero por akiri scion.[2][4][6]
4 Estas bezono de metodo por eltrovi la veron.[6]
5 Metodo konsistas tute en la ordo kaj dispono de la objektoj al kiuj nia mensa vizio devas esti instruita por ke ni trovus ajnan veron. Ni observos kun ĝi ĝuste se ni reduktas malsimplajn kaj neklarajn proponajn paŝon post paŝo al tiuj kiuj estas pli simplaj, kaj tiam komencante kun la intuicia kompreno de ĉiuj kiuj estas absolute simplaj, kaj provi supreniri al la scio de ĉiuj aliaj pere de ĝuste similaj paŝoj.[3][4][6]
6 Por elapartigi tion kion estas tre simpla de kio estas kompleksa kaj aranĝi ĉi tiujn aferojn laŭmetode, ni devus en la kazo de ĉiu serio en kiu ni deduktis certajn faktojn, unu de la alia, rimarki kiun fakton estas simpla kaj marki la intervalon, pli granda, malpli aŭ egala, kiu apartigas ĉiuj la aliaj de tio ĉi.[4][6]
7 Se ni deziras nian sciencon esti kompleta, tiuj aferoj kiuj antaŭenigas la celon ke ni havas en vido devas ĉiuj esti ekzamenita de movado de pensado kiu estas kontinua kaj nenie interrompita; ili ankaŭ devas esti inkluzivita en specifado kiu estas ambaŭ adekvata kaj metoda.[2][4][6]
8 Se en la aferoj kiuj estas ekzamenitaj ni venas al nivelo en la serion de kiu nia kompreno ne estas sufiĉe bona kaj kapabla havi intuician sciiĝon, ni devas halti tie. Ni devas fari neniun provon ekzameni kion sekvas; kaj tiel ni ŝparos al ni mem superflua laboro.[6]
9 Ni devus doni la tutaĵon de nia atento al la plej negravaj kaj plej facile majstritaj faktoj kaj resti longan tempon en kontemplado de ili ĝis ni estas kutimita tenadi la veron klare kaj klare.[6]
10 En ordo ke ĝi povas akiri saggecon la menso devus esti ekzercita en plutraktanta nur tiujn enketojn de kiuj la solvo jam estis trovita de aliaj; kaj ĝi devus transiri en sistema maniero eĉ la plej ŝajne sengravaj el la inventaĵoj de homoj; kvankam tiuj devus esti preferita en tiu ordo kiu estas klarigita aŭ implicita.[6]
11 Se, post kiam ni intuitive rekonas iom da simplaj veroj, ni deziras tiri ajnan konkludon el ili, ĝi estas utila ekzameni ilin en kontinua kaj seninterrompa ago de penso, reflekti al iliaj rilatoj unu al la alia kaj ekteni kune iom de ĉi tiuj proponoj tiom kiom eblas samtempe. Pro tio ke tio ĉi estas maniero fari nian scion multe pli certa kaj tre pliiganta la potencon de la menso.[6]
12 Fine ni devus utiligi ĉiujn helpojn de kompreno, imagpovo, senso kaj memoro, unue por la celo de havi klaran intuicion de simplaj proponoj; parte ankaŭ por kompari la proponojn.[2][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rules for the Direction of the Mind | work by Descartes (angle). Alirita 2022-03-26.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Dika, Tarek R. (2020), Zalta, Edward N., ed., "Descartes’ Method", The Stanford Encyclopedia of Philosophy (Metaphysics Research Lab, Stanford University), https://plato.stanford.edu/archives/sum2020/entries/descartes-method/, retrieved 2022-03-26 
  3. 3,0 3,1 Palmer, Eric (1997). “Descartes' Rules and the Workings of the Mind”, North American Kant Society, p. 269–282. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Sepper, Dennis L. (2015), Nolan, Lawrence, ed., "Rules for the Direction of the Mind", The Cambridge Descartes Lexicon (Cambridge: Cambridge University Press): pp. 661–663, (ISBN 978-0-521-19352-8), https://www.cambridge.org/core/books/cambridge-descartes-lexicon/rules-for-the-direction-of-the-mind/A2D819BC35823D0150CC763F6EDFFEAF, retrieved 2022-04-04 
  5. (1927-09-01) “Descartes' theory of knowledge”, Australasian Journal of Psychology and Philosophy 5 (3), p. 202–215. doi:10.1080/00048402708540861. 
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 6,11 project. Alirita 2022-04-04.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]