Renée Vivien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Renée Vivien

Renée VIVIEN, aŭ denaske Pauline Mary TARN (n. la 11-an de junio 1877 en Londono - m. la 18-an de novembro 1909 en Parizo), kromnomita "Safo 1900", estis brita poetino de la parnasa movado.

Renée Vivien estis la filino de usona patrino kaj de skota, riĉa patro, kiu mortis en 1886 kaj lasis al ŝi altvaloran heredaĵon. Post studoj en Novjorko, Parizo kaj Londono, ŝi enloĝiĝis en Parizon kiel verkistino sub la pseŭdonimo R. Vivien, René Vivien kaj sekve Renée Vivien. Ŝi multe vojaĝis tra la tuta mondo kaj spertis longan, tumulteman samsekseman amrilaton kun Natalie Clifford Barney kaj sekve kun Hélène de Zuylen de Nyevelt de Haar.

Ŝia unua poemaro, Études et préludes, eldoniĝis en 1901. Sekvis aliaj. Kelkaj el ŝiaj versoj rememorigas certajn poemojn fare de Charles BaudelairePaul Verlaine, en kiuj ili laŭdis lesbanecon. Ŝi mortis je la frua aĝo de 32 jaroj, verŝajne pro sentimenta malespero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La kompleta verkaro de Renée Vivien konsistas el :