Renat Nelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Renat NELLI (prononcu [reˈnat ˈnelːi]), kiu naskiĝis en la sudfranca urbo Carcassonne en 1896 kaj mortis en la sama urbo en 1982, estis unu el la plej gravaj okcitanaj aŭtoroj de la 20a jarcento. Nelli aliĝis al la franca Rezista movado kontraŭ la Nazioj, kaj en 1945 li estis unu el la kunfondintoj de la Institut d'Estudis Occitans.

Li ankaŭ kunskribis la specialan artikolon en la revuo "Cahiers du Sud" pri la Genio de la Okcitanaj lingvo kaj kulturo, kaj la Mediteranea Viro (1943), en kiu la tri ĉefaj temoj de sia literatura misio elstaras : la eldono kaj traduko de mezepokaj okcitanaj poetoj; eldono de siaj propraj poemoj; kaj sia verkaro kiel kritikanto. La verkaro de Nello estas markita de volupto kaj sin inspiras per la mistikaj tradicioj de la Kataroj kaj trobadoroj. Li ankaŭ skribis la tekston de la sola okcitanlingva opero "Beatrís de Planissòlas". Renat Nelli nomiĝas en la franca René Nelli.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Entre l’espèr e l’abséncia (1942)
  • Arma de vertat (1952)
  • Vespèr e la luna dels fraisses (1962)
  • Beatrís de Planissòlas (1972) (opero)
  • Per una nuèit d'estieu (1976)