Roger Whittaker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Roger Whittaker en koncerto, 1976

Roger Whittaker (naskiĝinta la 22-an de marto 1936 (nun 1936-03-22) (78-jara) en Najrobo, Kenjo) estas angla muzikisto. Li kantas en angla, germana kaj franca. Liaj kantoj estas ekzemple "New world in the morning", "Morning, please don't come", "Lemon tree" kaj "Wimmoweh". Li estas eble la plej konata fajfanto. Li kantas en kaj angla, germana kaj franca.

Li naskiĝis en Kenjo en 1936 kaj ricevis orientajn afrikajn muzikajn ecojn, sed li translokiĝis en Unuiĝintan Reĝlandon, hejmlandon de liaj gepatroj, kie li studis marbiologon kaj zoologion. Li fariĝis popularega en la somero en la jaro 1962. Li estas populara kaj en Eŭropo, en Aŭstralio kaj en Norda Ameriko. Ekde 1983 li plejparte registris kantojn en la germana, kaj ofte koncertis en Germanio. Lia lasta koncert-vojaĝo estis en 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]