member of the Landtag of Hesse • Prezidanto de Federacia Konsilio de Germanio • Ministro-Prezidento de Hesio vd
Honorigoj
Honorigoj
Grand Cross of the Order of Honour for Services to the Republic of Austria • Granda Meritkruco kun Stelo kaj Skarpo de la Federacia Respubliko Germanio • European Award of Charles IV. • Granda Meritkruco de la Federacia Respubliko Germanio • Ehrenplakette des Bundes der Vertriebenen • Wilhelm Leuschner Medal vd
Dum la landaj parlamentaj balotoj la 27-an de januaro2008 la socialdemokratino Andrea Ypsilanti estis la pinta kandidato de la hesia partio SPD por la posteno de la landa ministroprezidento. Ŝia partio ricevis plej multajn voĉojn, sed absolutan plimulton ĝi nur povus ricevi ene de koalicio kun la radikale maldekstra partio Die Linke, sed
Andrea Ypsilanti antaŭ la baloto promesis ne alianciĝi kun tiu partio, kaj nun estis en dilemo. Tial fakte la federacia lando Hesio ekde januaro 2008 estis sen formala registaro, kaj Roland Koch nur komisie plugvidis la landan administracion.
Antaŭvideblis, ke tamen dum aprilo 2008 Andrea Ypsilanti per tolero de la pli maldekstra partio tamen elektiĝos ministroprezidentino, kaj la intertempa fazo de rega vakuo finiĝos. Sed la vakuo daŭris multe pli longe: la elekto de Andrea Ypsilanti prokrastiĝis ĝis la 4-a de novembro2008, kaj la antaŭan tagon kvar socialdemokrataj parlamentanoj – Jürgen Walter, Dagmar Metzger, Carmen Everts und Silke Tesch – anoncis ne doni sian voĉon al Ypsilanti. Tial la elekto nuliĝis, kaj anonciĝis novaj balotoj por la parlamento de Hesio dum januaro 2009. En tiuj balotoj la konservativuloj (CDU, 37,2 %) kaj liberaluloj (FDP, 16,2 %) kune ricevis la absolutan plimulton de parlamentaj seĝoj, kio egalis al signifa malvenko de la landaj socialdemokratoj, kaj Roland Koch fine tamen ree iĝis la oficiala ministroprezidento de Hesio. Ekde la 31-a de aŭgusto2010 lia posteulo estas Volker Bouffier.