Andrea Ypsilanti

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Andrea Ypsilanti (foto de 2008)naskiĝis la 8-an de aprilo 1957 (nun 1957-04-08) (51-jara)


Andrea Ypsilanti (foto de 2008)
naskiĝis la 8-an de aprilo 1957 (nun 1957-04-08) (51-jara)

Andrea YPSILANTI (* la 8-an de aprilo 1957 en Rüsselsheim sub la nomo Andrea Dill) estas germana politikistino en la germania socialdemokratia partio SPD). Ŝi estas membro de la parlamento de la federacia lando Hesio kaj ekde marto 2003 prezidantino de la partio SPD en Hesio. Krome ekde januaro 2007 ŝi estas prezidanto de la SPD-frakcio en al landa parlamento kaj tiel gvidantino de la parlamenta opozicio. Dum la landaj parlamentaj balotoj la 27-an de januaro 2008 ŝi estis la pinta kandidato de la hesia pario SPD por la posteno de la landa ministroprezidento. Ŝia partio rivevis plej multajn voĉojn, sed absolutan plimulton ĝi nur povus ricevi ene de koalicio kun la radikale maldekstra partio Die Linke, sed Andrea Ypsilanti antaŭ la baloto promesis ne alianciĝi kun tiu partio, kaj nun estas en dilemo. Fakte la federacia lando Hesio ekde januaro 2008 estas sen formala registaro. Supozeble tamen dum aprilo 2008 ŝi per tolero de la pli maldekstra partio tamen elektiĝos ministroprezidentino, kaj la intertempa fazo de rega vakuo finiĝos.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Retaj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
•  persona reta paĝaro