Rosa Parks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rosaparks.jpg

Rosa Louise McCauley PARKS (4-a de februaro, 1913 en Tuskegee (Alabama) - 24-a de oktobro 2005 en Detrojto) estis nigra kudristino kies simpla ago elkligigis la lukton kontraŭ rasa segregacio en usono. Ŝi poste ricevis la kromnomon "Patrino de la civilrajta movado" far la usona Kongreso.

Elklikigo[redakti | redakti fonton]

Alabamo estas unu el la simbola ŝtato pri rasismo en Usono, kie la segregaciaj leĝoj estis strikte aplikitaj. Je la 1-an de decembro 1955, en Montgomery, Rosa Parks, lacega post sia labortago, kiel kutime atendas la buson por hejmeniri. Ĝi estas aparte bonvena ĉar ŝiaj piedoj tiu ĵaŭdo emfaze doloras. Kiel la unua buso estas plenŝtopita, ŝi preferas atendi la sekvantan. La dezirita transportilo alvenas, sed ĉiujn malantaŭajn sidlokojn oni okupas.

Nu, la reglamento estas klara kaj nepra: blankuloj antaŭe, nigruloj malantaŭe kaj en la mezo, nigruloj estas permesitaj se ne estas blankuloj. T.e. ke se unu blankulo decidas sidiĝi en tiu zono, ĉiuj najbaraj nigruloj nepras tuje stariĝi kaj amasiĝi ĉe la busfundo aŭ eĉ eliri la buson, spite al ilia pagita kupono. Feliĉe, neniu troviĝas mezzone kiam Rosa Parks buseniras.

Je la sekvanta halto, blankularo sidiĝas en la lastaj antaŭaj sidlokoj, sed restas unu blanka pasaĝero. La ŝoforo postulas ke la nigruloj formovu por transdoni la seĝojn al la blankulo. Je la dua averto, tri virnigruloj cedas kaj ekstaras busfunde. Rosa Parks sengrumble ne movas, por la prava kialo ke ŝi estas elĉerpita, kaj ke freŝa kaj sana viro, blanka aŭ ne, ne bezonas plurajn sidlokojn por ripozi! Antaŭ la daŭra malobeemo de la virino, la ŝoforo James Blake alvokas policiston. Rosa Parks estas arestita. Neniu nigrulo riskis protesti.

Busbojkoto en Montgomery[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Busbojkoto en Montgomery.

Rosa Parks enkorpiĝis respektinda kaj respektita virino kaj ĝia kuraĝo buŝ-al-orele fulmrapide diskoniĝis tra la urbo. Ŝi tamen ne estis la unua kuraĝulo kiu rifuzis malsidi favore al blankulo en buse: Mary Louise Smith aŭ Claudette Colvin (la 2-a de majo 1955) ankoraŭ fame malobeis, sed ambaŭ ulinoj ne profitis favoran reputacion kiu tre gravis tie kaj tiam ; oni ja suspektis la patro de la unuan esti alkoholulo dum la duan gravedis malgraŭ siaj nuraj 15-aj jaroj.

Tiam, la malkonatulo Martin Luther King kiu delonge subpremis sian revolucian deziron lanĉis la t.n. civilrajtan movadon. Dum oni kondamnis Rosa Parks punpagi 10 dolarojn, nigraj pastroj instigis la nigran populacion de Montgomery bojkoti ĉiujn busojn por ke:

  • blankuloj kiel nigruloj sidiĝu laŭ siaj deziroj en busoj.
  • ŝoforoj respekte parolu al ĉiaj pasaĝeroj.
  • nigraj ŝoforoj estu dungitaj.

La sekvantan dimanĉon, 35.000 broŝuretojn oni disdonis kaj pastroj energie sentivigis siajn mesanojn al bazoj de la civila malobeo. La sukceso de la movado estis transe de instigantaj deziroj kaj baldaŭ la mobilizado de la urbaj nigruloj estis senescepta. Eble ankaŭ pro la skuo kiun okazis du monatoj antaŭe, pro la rasisma murdo de Emmett Till, nigrularo akceptis halti la ĉiutagan humiliĝadon kaj la timan rezignon per simpla kaj senperforta rimedo neniel riproĉinda eĉ de la rasisma farblankula leĝaro. Ne plu buseniri kaj anstataŭe piediri, petveturi, kunveturi, taksieniri… kelkaj eĉ decidas sidiĝi busatendeje kaj daŭre spekti la busojn rondiri sen ĝin eniri. La movado des pli funkcias, ke la 17.500 bojkotantaj nigraj pasaĝeroj konstituas… 75% de la klientaro.

La registaro stumble kaj fanfarone provas malhelpi la movadon: malpermesi petveturon, adigi la minacojn kaj la provokadojn, altigi la taksiajn prezojn… Tute vane! la nigruloj plu piediras kaj la prelegoj de Martin Luther King kunigas milojn da personoj. La gazetaroj ekkaptas kaj internacias la aferon, kiu estas baldaŭ primokita. La 21-a de decembro 1956, post 382 luktotagoj, la registaro rezignas kaj akceptas la kondiĉojn. La perforto kontraŭ nigruloj tamen ne ĉesos, sed grava paŝo estis plenumita.

Premio[redakti | redakti fonton]

Rosa Parks kun Bill Clinton

En 1996 Parks ricevis la usonan Prezidentan Medalon de Libero. Ŝi estis la unua virino, kies ĉerko estis honorita sur katafalko en la rotondo de la usona Kapitolo en Vaŝingtono. Tio okazis laŭ unuanima decido de la usona Senato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]