Rudolf Virchow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Virchow

Rudolf Ludwig Karl VIRCHOW (13-a de oktobro 1821 en Schivelbein (nun Świdwin), Pollando (tiam Prusio) – 5-a de septembro 1902 en Berlino, Germanio) estis doktoro, patologo, sciencisto kaj socialpolitikisto. Oni konis Virchow kiel "Papo de Berlina Medicino", li estis la unua persono kiu donis al la koncepto de malsano solidan bazon. Li diris ke la malsano ne estas problemo de tuta korpo, ĝi estas problemo de nur individuaj ĉeloj aŭ grupoj de ĉeloj. Tiel, Virchow estis la fondinto de ĉela patologio. Lia plej fama frazo estas "Omnis cellula ex cellula" – ĉiuj ĉeloj povas estiĝi nur de aliaj ĉeloj.

Li studis en la Instituto Vilhelmo Frideriko de la Berlina Universitato, poste laboris en la Hospitalo Charité kiel patologo. Li skribis en 1845 artikolon pri leŭkemio.

Li ekis en 1847 kun sia amiko Benno Reinhardt sciencan eldonaĵon Archiv für pathologische Anatomie und Physiologie, und für klinische Medizin. Post morto de Reinhardt (1852), Virchow redaktis sola la eldonaĵon dum ĉ. duonjarcento.

Komence de 1848, la prusa registaro komisiis lin por serĉi kaŭzon de la tif-epidemio en Supra Silezio. En lia raporto, li kulpigis la malbonajn socialajn cirkonstancojn kaj la registaron. Virchow batalis sur barikadoj de Berlino, en 1848. Post la revolucio, li instigis je sanaferaj reformoj kaj redaktis la semajnan eldonaĵon Die Medizinische Reform.

En 1873 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Politiko

Post kiam li malkonsentis kun la prusa registaro - pro lia liberalismo - li eklaboris en Bavario, en la urbo Würzburg kiel anatomia profesoro. Li aperigis tie la unuajn partojn de la monumenta verko Handbuch der speziellen Pathologie und Therapie.

Oni kreis en la Berlina Universitato (1856) anatomian katedron por li, en 1859 li elektiĝis membro de la urba konsilio. Li okupiĝis pri plibonigo de publikaj sanaferoj (hospitaloj, lerneja higieno). Li planis la novan malpurakvan sistemon de Berlino.

Li iĝis membro de la Prusa Nacia Asembleo (1861), estis kunfondinto de Fortschrittspartei, parlamenta kontraŭbatalanto de Otto von Bismarck. Bismarck volis eĉ duelon kun li (1865), sed la sciencisto rifuzis tion. Dum la militoj de 1866 kaj 1870, li agadis por munto, provizo de militistaj hospitaloj, vagonaroj. Dum la franca-germana milito, li persone akompanis la unuan hospitalan vagonaron al la fronto. Inter 1880 kaj 1893, li estis parlamenta reprezentanto de Reichstag.

Scienca laboro

Virchow en 1848 dementis, ke plimulton de la malsanoj kaŭzas flebito (vejnito, phlebitis). Li rekonis fenomenon de trombozo.

Virchow verkis en 1858 Die Cellularpathologie in ihrer Begründung auf physiologische und pathologische Gewebenlehre, kiu transformis la patologian pensadon.

Li kelkfoje eraris: li neis migradon de leŭkocitoj, malsanigan rolon de la bakterioj.

Virchow ankaŭ instigis la antropologiajn esplorojn kaj eĉ partoprenis ekspediciojn, elfosadojn. Li estis kunfondinto (1869) de la Germana Antropologia Asocio.

Elektitaj verkoj:

  • Die krankhaften Geschwülste. Dreissig Vorlesungen, gehalten während des Wintersemesters 1862-1863. A. Hirschwald, Berlin 1863 - 1865. 3 Bde.
  • Canalisation oder Abfuhr? 1869.
  • Die Einheitsbestrebungen in der wissenschaftlichen Medicin. Berlin 1849.
  • Die öffentliche Gesundheitspflege. [en:] Die Medicinische Reform. 1.1848,5, 21-22; 7, 37-40; 8, 45-47; 9, 53-56.
  • Gesammelte Abhandlungen auf dem Gebiete der öffentlichen Medicin und der Seuchenlehre. 2 Bde. Berlin 1879.
  • Gegen den Antisemitismus. 1880.
  • Die Cellularpathologie in ihrer Begründung auf physiologische und pathologische Gewebelehre. Verlag von August Hirschwald, 1871.

Familio

Li geedziĝis en 1850 kun Rose Meyert, ili naskiĝis 3 filoj kaj tri filinoj.

Eksteraj ligiloj

En la bazo Who Named It