Ruriko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
1000 Rurik.JPG

Ruriko, aŭ Rjurik (slavone: Рюрикъ; norene: Rørik aŭ Hrørik, "fama reganto"; ĉ. 830 - ĉ. 879), estis ĉefo kiu akiris ordonpovon de Ladoga en 862, konstruis la setlejon Holmgardo de Novgorod, kaj fondis la Rurikidan dinastion kiu regis en la Kieva Regno kaj la tiama regno Galicio-Volinio ĝis la 14-a kaj la Moskva Regno ĝis la 16-a jarcento.

Ekzistas debato pri kiel Ruriko kontrolis Ladogan kaj Novgorodon. La nuraj informoj pri li estas ĉerpitaj el la rusa Komenca kroniko de la 12-a jarcento, kiu deklaras ke la ĉudoj, ilmenaj slavoj (unu el la triboj de orientaj slavoj), merioj, vepsoj kaj kriviĉoj (ankaŭ slava tribo) «... forpelis la varengojn reen trans la maron, rifuzis pagi al ili tributon, kaj komencis meme sin regi». Poste la triboj komencis kontraŭbatali unu la alian kaj decidis inviti Rurikon por restaŭri ordon.

Ruriko restis en la povo ĝis sia morto en la jaro 879-a. Li edziĝis al Efanda de Urman. Liaj posteuloj (la Rurikidoj), aliflanke, translokigis la ĉefurbon al Kievo kaj fondis la Kievan Regnon, kiu daŭris ĝis 1240, la tempo de la mongola invado. Multaj konserviĝintaj princaj familioj patrolinie devenas de Ruriko, kvankam la lasta rurikido reginta Rusion, Bazilo la 4-a, mortis en 1612.

Eksteraj ligiloj [redakti]