Sándor Nékám

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Nékám
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1827 (1827-02-28)
en Peŝto
Morto 26-an de aŭgusto 1885 (1885-08-26) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaralatina
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Lajos Nékám
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Sándor Nékám [ŝAndor nEkAm], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nékám Sándor estis hungara matematikisto, profesoro, kuracisto. Lia filo estis Lajos Nékám (1868).

Sándor Nékám [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1827 en Pest (urbo). Li mortis la 26-an de aŭgusto 1885 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Nékám akiris 2 diplomojn en Reĝa Universitato de Pest. Ĝis la Hungara revolucio de 1848 li laboris en observatorio en Buda. Post falo de la revolucio li vojaĝis al Munkeno. En la lernojaro 1849 li instruis matematikon en Industria Lernejo József, poste en Universitato de Pest. En 1852 li estis nomumita ordinara profesoro kaj dekano. Baldaŭ li forlasis la instruadon kaj li ricevis la titolon konsilisto. Li apartenis al stabo, kiu trovis hungarajn esprimojn anstataŭ germanaj kaj latinaj medicinaj vortoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Ode honoribus suae majest. sacr. aug. imp. ac regis apostolici Francisci Josephi I. domini clementissimi in perennem memoriam fausti adventus in metropoli regni mense junio anni 1852...
  • Ode honoribus august. imperatoris ac regis apostolici Francisci Josephi I. et Seren. imperatricis ac reginae Elisabethae etc. in perennem memoriam fausti adventus diuturniorisque in Hungaria commorationis mensibus Majo et Junio 1857...
  • A szükségesebb orvosi műszavak deáknémet-magyar Zsebszótára (1861)

Fontoj[redakti | redakti fonton]