Sándor Prónay
Sándor Prónay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1760 en Acsa |
Morto | 5-an de februaro 1839 (78-jaraĝa) en Acsa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Göttingen |
Okupo | |
Okupo | politikisto • historiisto |
Barono Sándor Prónay [ŝAndor prOnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Prónay Sándor estis hungara politikisto, historiisto, inspektoro, membro direktora de Hungara Sciencula Societo (1830). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis tótprónai kaj blatniczai.
Sándor Prónay [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1760 en Acsa. Li mortis la 5-an de februaro 1839 en Acsa (laŭ alia informo en Pest (urbo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor Prónay komence estis edukita hejme, poste li lernis en Pozsony, urbo Pest, fine en Germanio. En 1790 li estis nomita inspektoro de la luterana eklezio, en 1819 jam li estis universala ĉefinspektoro, kiun li plenumis ĝismorte. Li estis membro de la senato. Li okupiĝis pri deveno de la hungaraj triboj. Li ne havis filon, tial li adoptis Albert Prónay kiel heredulo. Li ricevis premion en 1791.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Az országgyűlés elrendezéséről (1830)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- La Luterana Hungara Eklezio fondis premion "Prónay Sándor" en 2008.