Sándor Szabó (aktoro)
Sándor Szabó [ŝAndor sabO], hungare Szabó Sándor, Esperante Aleksandro Szabó estis hungara aktoro.
Sándor Szabó naskiĝis la 25-an de aprilo 1915 en Budapeŝto - mortis la 12-an de novembro 1997 en Budapeŝto.
Biografio
Sándor Szabó frekventis aktoran akademion en Budapeŝto, poste li komencis sian aktoran karieron en 1937 en Nacia Teatro (Budapeŝto). Baldaŭe li apartenis al diversaj teatraj trupoj. Post la revolucio en 1956 li migris al Usono, kie li same estis aktoro (ankaŭ anglalingve). En 1976 li hejmenvenis kaj aliĝis al Nacia Teatro (Pécs), poste al aliaj teatroj en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1991, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
Liaj roloj (elekto)
- 39 hungaraj kinejaj filmoj inter 1938-1993, ekzemple Erkel (Ferenc Erkel), 1952; Fekete gyémántok (Nigraj diamantoj), 1976
- 18 hungaraj televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1979-1998, ekzemple Liszt Ferenc (Franz Liszt), 1982; Szomszédok (Najbaroj), 1988; Kisváros (Urbeto), 1994
- 8 usonaj kinejaj filmoj inter 1935-1993, ekzemple Mission to Moscow, 1943; Topaz, 1969
- 12 usonaj televiziaj filmoj inter 1954-1968, ekzemple Naked City, 1958; The Name of the Game, 1968
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - titolrolo; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo; Imre Madách: Az ember tragédiája - Ádám