Sármellék
Sármellék estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Hévíz.
Bazaj informoj
- Areo: 35 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.7137/17.1683
- Loĝantaro: 1840
- Poŝtkodo: 8391
- Telefonprefikso: 83
Situo
Sármellék situas sur ebenaĵo, inter Balatono, Eta Balatono kaj Zala (rivero), laŭ traira flankovojo. Hévíz kaj Keszthely troviĝas po 11, Zalakaros 22, Marcali 28 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1356. En 1618 la vilaĝo senhomiĝis pro la oftaj atakoj. La refondiĝo okazis en 1731. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj. En 1952 la Ruĝa Armeo flughavenon konstruis, kiu nun funkcias, kiel flughaveno de Balatono. En 1959 kolĥozo nomata "Certa Futuro" formiĝis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, klubo de maljunuloj, poŝto, 3 vendejoj, kafejeto, drinkejo.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Baptisto de 1839
- statuo de Sankta Triunuo