Sébastien Charnoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sébastien Charnoz
Persona informo
NomoSébastien Charnoz
Dato de naskiĝo15-a de januaro 1974
Aĝo50
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj planetologo
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Denaska lingvofranca lingvo [+]
Parolata lingvofranca lingvo, angla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Sébastien Charnoz (naskiĝis la 15-an de januaro 1974) estas franca astronomo kaj planetologo

Li studas pri planeda dinamiko en la Universitato Parizo 7, Li ankaŭ laboras por la komisariato pri la atoma energio en Francio. Lia laboro tuŝas problemojn pri koliza dinamiko, kiel la planedaj ringoj kaj la formiĝo de la sunsistemo.

Fakulo pri numeraj simuladoj, li kunlaboras kun André Brahic, profesoro en la Universitato Parizo 7, en la teamo de bildigo de la misio Cassini, estrita de Carolyn Porco[1]. Per programaron, kiun li komponis por aŭtomate malkovri planedajn satelitojn, li helpis la malkovron de du el plej malgrandaj naturaj satelitoj de Saturno[2]: Metono kaj Paleno[3][4].

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]