Sakrat Janoviĉ

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sakrat Janoviĉ (beloruse - Сакрат Яновіч, n. 4-an de septembro 1936 Polio) belorusa verkisto, aŭtoro de 30 libroj. Membro de Unio de polaj verkistoj (de 1971), ĉefo de Klubo de Unio de polaj verkistoj en Bjalistoko, ĉefo de Belorusa demokratia unio (estis fondita en komenco de la jardeko 1990).

Biografio[redakti]

Naskiĝis en familio de botisto. Finis Bjalostoka elektrikista profesia lernejo (1955). Laboris kiel laborestro de elektrikistojn en fabriko apud Bjalistoko. Tradukisto, poste ĵurnalisto en gazeton "Niva" (de 1956). Estro de fako en Ĉefa estraro de belorusa publika kaj kultura kolegaro (1959-1962). En la jaro 1960 finis senĉeeste fakon de belorusa filologio en Instruista instituto en Bjalstoko. En la jaro 1970 estis maldungita de gazeto pro "belorusa naciismo", restis kiel senlaborulo, iamtempe laboris kiel ŝarĝisto, teknologo pri laborsekureco. Finis senĉeeste fakultaton de pola kaj slava filologio de Varsovia universitato en la jaro 1973. Laboris en Bjalistoka urba klubo (dua duono de de la jardeko 1970), kiel teknika redaktoro en la gazeto "Niva" (unua duono de la 1980-aj jaroj).

Dum la jaroj 1958-1970 agentis en Servo de sekureco de Pola Popola Respubliko, observante pri medio de la gazeto "Niva", kaj Belorusa publika kaj kultura kolegaro. Pri ĉi tio li mem konfesis en la jaro 2007 dum enketado.

Debutis kiel verkisto en la jaro 1956. Verkis en belorusa kaj pola lingvoj. Tradukis el belorusa lingvo en pola.

Estis dekoraciita per Arĝenta kruco pro meritoj.