Salcia Landmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salcia Landmann
Persona informo
Naskonomo Salomea Passweg
Naskiĝo 18-an de novembro 1911 (1911-11-18)
en Ĵovkva
Morto 16-an de majo 2002 (2002-05-16) (90-jaraĝa)
en Sankt-Galo
Lingvoj jidosvisgermanagermana vd
Loĝloko Sankt-Galo vd
Ŝtataneco SvislandoAŭstrio-Hungario vd
Alma mater Universitato de BazeloUniversitato de Zuriko vd
Familio
Edz(in)o Michael Landmann vd
Infanoj Valentin Landmann vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Salcia Landmann (naskiĝis la 18-an de novembro 1911 kiel Salcia Passweg en Ĵovkva/Żółkiew/ז'ובקבה, Galicio, Aŭstrio-Hungario; mortis la 16-an de majo 2002 en Sankt-Galo, Svislando) estis svisa verkisto, ĵurnalisto kaj fondinta membro en la PEN-klubo Liĥtenŝtejno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Salcia Landmann venis de juda familio. Ŝi estis la filino de Israel Passweg kaj Regina Passweg, naskita Gottesmann. En 1914, kiam Saskia do estis 2-jara, la familio translokiĝis al Sankt-Galo en Svislando. Post fino de humanisma mezlernejo, Salcia Landmann unue studis juron kaj poste filozofion en la universitato de Berlino. Samtempe ŝi lernis la profesion de moda grafikisto. Post 1933 ŝi daŭrigis siajn filozofiajn studojn en la Universitato de Bazelo kaj finis ilin en 1939 en la Universitato de Zuriko kun disertaĵo pri fenomenologio kaj ontologio. En 1939 ŝi edziĝis kun la filozofo Michael Landmann, en 1950 naskiĝis ilia filo Valentin. En 1960 estis publikigita ŝia unua libro, Der jüdische Witz ("la juda ŝerco"), kiu iĝis furorlibro kaj norma verko kaj estis tradukita en diversajn lingvojn. En 1978, kune kun dek naŭ samideanoj, ŝi fondis la PEN-klubon de Liĥtenŝtejno.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Landmann vidis ŝian laboron kiel silenta rekviemo por la malaperinta orientjuda kultura mondo.[1] En la antaŭparolo de la libro Marxismus und Sauerkirschen ("Marksismo kaj Acidaj ĉerizoj") de 1979 ŝi priskribis kiel la gamo de temoj pligrandiĝis: "Miaj venontaj libroj traktis la saman gamon da temoj: la jida lingvo kaj literaturo, juda raso, koŝera kuirarto."[2] La turniĝo al politikaj aferoj rezultiĝis el ŝia deziro fari kontribuon al la konservado de la juda kultura heredo: " Intense traktante la tiel brutale detruitan mondon de la orientaj judoj mi estis dume sentivigita al ĉiu speco de minaco ekster la juda mondo.»[3]

Por ŝi, la libroMarksismo kaj Acidaj ĉerizoj estis provo "klarigi tiun racie eviteblan, eble neripareblan kaj nemaligeblan tendencon al memdetruo en la libera parto de la Okcidento, uzante ekzemplojn de politiko, edukado, arto, religio, psikologio, ekonomio kaj literaturo por ilustri justecon».[4]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Friedrich Torberg kritikis la antologion de Salcia Landmann La juda Ŝerco kaj akuzis ŝin je promocio de antisemitaj antaŭjuĝoj.[5] Malgraŭ ĉi tiuj kritikoj, la libro iĝis furorlibro kaj ekde 1979 vendiĝis je pli ol 800 000 ekzempleroj en diversaj eldonoj kaj lingvoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citaĵo el Marxismus und Sauerkirschen ("Marksismo kaj Acidaj ĉerizoj"), antaŭparolo de Salcia Landmann, paĝo 7, aŭgusto 1979.
  2. Antaŭparolo al Marksismo kaj Acidaj ĉerizoj, 1979, p. 7.
  3. Antaŭparolo al Marksismo kaj Acidaj ĉerizoj. 1979, p. 7.
  4. Antaŭparolo al Marksismo kaj Acidaj ĉerizoj. 1979, p. 8.
  5. Friedrich Torberg: Salcia Landmann ermordet den jüdischen Witz. Anmerkungen zu einem beunruhigenden Bestseller, "Salcia Landmann murdas la judan ŝercon. notoj pri perturba furorlibro", en: Der Monat (La Monato), 14 (1961), H. 157, paĝoj 48-65.