Samuel Edward Konkin la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Samuel Edward Konkin III (ankaŭ konata kiel SEK3) (8-a de julio 1947 - 23-a de februaro 2004) estas kreinto de la Nova Libertariana Manifesto kaj fondinto de nova politika filozofia pensoskolo, kiun Konkin nomis agorismo. Agorismo estas maldekstrema branĉo de anarki-kapitalismolibertarianismo. En la enkonduko de Nova Libertariana Manifesto, Konkin diras, ke liaj influoj estis Murray Rothbard, Robert LeFevre, kaj Ludwig von Mises.

Samkiel Rothbard, Konkin asertis, ke libertarianismo estas ekstreme maldekstra movado. Li fondis Agoristan Instituton kaj Movadon de la Libertarianaj Maldekstruloj. Konkin forte malapogis partoprenon en balotoj kaj parlamentismon, kiujn li opiniis nekongrueblaj kun libertariana etiko. Same, li forte kritikis Usonan Libertarianan Partion, kiun li opiniis ŝtatista provoka kontraŭ libertariana movado.

En Nova Libertariana Manifesto, Konkin prezentis sian strategion por atingo de libertariana socio. Ĉar li malapogis voĉdonadon, lobiadon kaj ĉiujn aliajn manierojn ŝangi la sistemon per metodoj de la sistemo, li proponis metodon detrui la sistemon "de ekstere". Aparte li konsilas al la popolo detiri resursojn de la ŝtato per movo de siaj ekonomiaj aktivecoj en sferojn de nigra merkatogriza merkato, kie la ŝtato ne povus kontroli ilin aŭ preni impostojn.

Konkin estis subtenanto de historia reviziismo, kaj, kvankam li mem ne subtenis neigon de Holokaŭsto, li aktive subtenis Instituton por Historia Revizio, kiam la ŝtato atakis ĝin. Oni opinias, cetere, ke eble Konkin protektis la Instituton ne pro sia emo al reviziismo, sed por ĝenerala defendo de libero de esprimo. Tamen, pro tiu pozicio Konkin estas kritikita en libro Anarchism: Left, Right, and Green de Ulrike Heider.[1]

Konkin dum longa tempo partoprenis en rolludo Dungeons & Dragons kaj ekde la 1970-aj jaroj kontribuis al admiranta ĵurnalo 'Alarums and Excursions'. En siaj artikoloj en la ĵurnalo li priskribis aventurojn de sia grupo de roluloj en la D&D-universo. En unu eldono de la ĵurnalo lia grupo estas desegnita sur la kovrilo, pendumante tiaman presidenton de Tactical Studies Rules Gary Gygax de arba branĉo. Tiel Konkin atakis lin pro disputo pri reguloj de la ludo.

Konkin estis redaktisto kaj publikisto de kelkaj neregule eldonataj libertarianaj gazetoj: New Libertarian Notes (1971-1975), New Libertarian Weekly (1975-1978), kaj finfine ĵurnalo New Libertarian (1978-1990). La lasta eldono de New Libertarian estis speciala eldono pri sciencfikcio, kun Robert A. Heinlein sur la kovrilo (# 187, 1990).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1994) Anarchism. San Francisco: City Lights Books. ISBN 9780872862890. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]