Santorino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La insularo Santorino aŭ Thera

SantorinoThera estas insulareto vulkana situanta en la Egea Maro, je ĉirkaŭ 75 km sudoriente de la kontinenta Grekio. Oni konas Santorino ankaŭ sub la nomo de sia ĉefa insulo, Thera.

Ĝi estas la plej suda ano de la cikladoj insuloj kun surfaco de 76 km² kaj loĝantaro de ĉirkaŭ 10.700 homoj en 2001. La loĝantoj de Santorino estas grekaj kaj parolas la grekan.

Santorino estas la vulkana centro la plej aktiva de la arko egea. La nomo estis donita de la venecianoj en la 13-a jarcento laŭ sankta Irene. Antaŭe oni nomis ĝin KalistiThera.

Erupcio vulkana[redakti | redakti fonton]

Fira (Santorin)

Oni opinias nuntempe, ke la erupcio okazis inter la jaroj -1650 kaj -1598 [1].

Post serio de tertremoj, kiuj jam multe timigis al popolon kaj igis ili fuĝi la insulon[Kontrolenda lingvaĵo] (arkeologoj trovis nek korpojn, nek valorajn objektojn), la erupcio generis gravegan cunamon, kiu detruis la nordan marbordon de Kreto fora je 70 km kaj certe grandan parton de la minoa ŝiparo.

La fizionomio de la insulo funde ŝanĝiĝis pro subakviĝo de parto de la krutaĵoj kaj falo de vulkanaj cindroj sur Akrotiri. Pro tiaj cindroj la grundo iĝis tute sterila dum multaj jaroj kaj ruiniĝis la socio kiu estis evoluinta sur Santorino.

Spyridon Marinatos kaj multaj aliaj kredas ke la katastrofo de Santorino sugestis al Platono la subakviĝon de Atlantido pri kio li parolas en siaj dialogoj Timeo kaj Kritio, kvankam Platono insiste ripetas ke temas pri vera okazaĵo. Marinatos sugestis ankaŭ ke la erupcio kaj ties sekvoj estis la kaŭzo de la ruiniĝo de la minoa civilizo sur Kreto, pri kio oni dubas nun, ĉar la cunamo ne atingis la lokojn sur la suda marbordo de Kreto.

Dika nubo establiĝis sur la norda hemisfero, precipe super Nordameriko, kio kaŭzis malvarmiĝo de la klimato. Pro tio loĝantoj de iaj lokoj devis migri suden por fuĝi la glaciiĝan klimaton.