Savana bombako
Savana bombako | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Savana bombako en burkinaj terenoj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Bombax costatum Pellegr. & Vuill. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Savana bombako (Bombax costatum) estas arbo kiu kutime atingas altecon de 5 - 15 m. La florado okazas dum la seka sezono antaŭ la apero de la foliaro.
Disvastiĝo
Tiu afrotropisa specio troviĝas nur en la savanaj zonoj de Okcidentafriko ekde Senegalo al Centr-Afrika Respubliko. Ĝi ofte troviĝas en rokaj montetoj aŭ lateritaj krustoj.
Uzado
La kaliko estas uzata en okcidentafrika kuirarto kiel bazo por saŭcoj. Troa rikolto de florantaj branĉoj kontribuas al malprogreso de la specio.
Bibliografio
- france Berhaut J. 1974 : Flore Illustrée du Sénégal, Band 2, Dakaro.
- france Arbonnier M. 2000 : Arbres, arbustes et lianes des zones sèches d'Afrique de l'Ouest, CIRAD, Montpellier ISBN 2-87614-431-X