Schloßvippach
Schloßvippach | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Sömmerda | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft An der Marke | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036371 | |||||
Poŝtkodo | 99195 | |||||
Aŭtomobila kodo | SÖM | |||||
Oficiala Municipokodo | 16068048 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Roland Wellhöfer | |||||
Partio de komunumestro | FWG Schloßvippach | |||||
Adreso de la administrejo | Erfurter Str. 11 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1347 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 6′ N, 11° 9′ O (mapo)51.10511111.145245Koordinatoj: 51° 6′ N, 11° 9′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 175 m | |||||
Areo | 20,92 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.schlossvippach.de | |||||
Schloßvippach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio. Ĝi estas sidejo de la administra komunumo An der Marke, al kiu entute apartenas kvin komunumoj (Schloßvippach, Eckstedt, Markvippach, Sprötau, Vogelsberg) . La 31-an de decembro 2007 la komunumo havis 1421 loĝantojn.
Evoluo de la loĝantaro
|
|
|
Fonto: Landa statistika oficejo de Turingio
Historio
Unuafoje oni trovas la komunumon en oficiala dokumento de la 8-a jarcento (793). En tiu tempo la monaĥejo Fulda havis fortan influon en tiu regiono. En la posedaĵa listo de tiu monaĥejo oni trovas la vilaĝon dufoje.
En la 11-a jarcento aperas la sinjoroj de Vippach. La kastelo de Vippach detruiĝis dum milito inter la turingiaj nobeloj kaj la vetinaj nobeloj en la jaro 1345. En la jaro 1387 Otto von Vippach la rekonstruitan kastelon kaj la vilaĝon al la konsilo de Erfurt. Ekde 1387 tiu kastelo dum preskaŭ 400 jaroj formis la bazon de la defendo de la regiono de Erfurt kontraŭ la teritorioj en la nordoriento. En la jaro 1483 Erfurt ankaŭ akiris la vilaĝojn Berlstedt kaj Kleinbrembach. En 1802 Schloßvippach fariĝis prusa. En 1806 ĝi fariĝis franca kaj post 1815 ĝi apartenis al la granda duklando Sachsen-Weimar-Eisenach. Ekde 1919 ĝi apartenas al la libera ŝtato Turingio. La belegan kaj bonstatan (laŭ la konstrusubstanco) kastelon, kiu en tiu tempo estis posedaĵo de la familio Collenbusch, oni detruis laŭ la "fifama" ordono 209 de la sovjetuniaj okupantoj en la jaro 1948.
En la regiono oni jam setlis ekde la bronza kaj fera epoko. En 2008 kaj poste okazas arkeologiaj elfosoj fare de la Friedrich-Schiller-Universitato Jena.