Schorndorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la germana urbo Schorndorf en Baden-Virtembergo, situanta en la valo de la rivero Rems, ne pri la vilaĝo Schorndorf en distriktaro Supra Palatinato en Bavario.
Schorndorf
Blazono
Schorndorf (Germanio)
Schorndorf (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto Distrikto Rems-Murr
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07181
Poŝtkodo 73601–73614
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7060
Aŭtomobila kodo WN
Oficiala Municipokodo 08119067
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 7 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Matthias Klopfer
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
73614 Schorndorf
Demografio
Loĝantaro 40204 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 48′ N, 9° 32′ O (mapo)48.89.5333333333333Koordinatoj: 48° 48′ N, 9° 32′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 256 m
Areo 56,86 km²
Oficiala retejo https://www.schorndorf.de/
vdr

Schorndorf estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rems-Murr de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la urbo havis 39305 loĝantojn.

Schorndorf situas 30 kilometrojn oriente de Stuttgart. Kune kun la najbara vilaĝo Winterbach la urbo konsistigas administran komunumaron.

Geografio

Schorndorf situas en la valo de la rivero Rems, kie la riveretoj Schornbach kaj Wieslauf enfluas la riveron. Norde troviĝas la arbaroj "Berglen" kaj "Welzheimer Wald", sude la arbaro "Schurwald".

Historio

La komunumo unuafoje dum la jaro 1235 skribe menciiĝis per la nomo „Uff dem Sand“. Poste la setlejo fariĝis urbo. En 1634 incendio detruis preskaŭ la tutan urbon, post okupado per imperiestraj trupoj kadre de la Tridekjara Milito. Fervojo kaj stacidomo venis al la urbo dum la jaro 1861.

Urbopartoj

(ekde 1972:) Buhlbronn, (ekde 1973:) Miedelsbach, Schlichten, Weiler/Rems (ekde 1975:) Haubersbronn, Oberberken (kun Unterberken) kaj Schornbach (kun Mannshaupten)

Buhlbronn

Haubersbronn

Miedelsbach

Oberberken

Schlichten

Schornbach

Weiler/Rems

Partneraj urboj

Vidindaĵoj

Schorndorf je 1900 (malnova poŝtkarto)

Urbodomo: La urbodomo estis konstruita de 1726 ĝis 1730 laŭ planoj de la arkitekto Georg Friedrich Majer (1695 – 1765).

La naskiĝdomo de Gottlieb Daimler: Gottlieb Daimler, pioniro de la aŭtomobilhistorio, naskiĝis la 17-an de marto 1834 en la urba strato „Höllgasse“. La trabfakan domon de la familio Daimler aĉetis la avo de la inventinto en 1787 kaj 1806 je du partopagoj. Ĉi tie la posta entreprenisto pasigis sian junaĝon kiel filo de bakisto. Nun la historia domo servas kiel museo kaj seminarejo de la firmo Daimler-Chrysler.

"Urba muzeo": La urba muzeo en du trabfakaj domoj, antaŭe latin- kaj germanlingva lernejo, montras la historion de Schorndorf kaj la proksima ĉirkaŭaĵo.

Gravaj urbanoj

  • Barbara Walch-Künkelin (1651–1741), urbestro-edzino, protektis la urbon dum 1688 kontraŭ elrabado fare de la armeo de Francio
  • Gottlieb Daimler (1834–1900), inĝeniero, konstrukciisto kaj industriisto, la pioniro de la aŭtomobilkonstruo;
  • D-ro Reinhold Maier (1889–1971), ĉefministro de Baden-Virtembergo

Ŝablono:Ĝermo-Germanio