Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Senŝtatanoj)

La Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj (TLES) estis esperanta grupo formita en 1924 fare de anarkiistaj SAT-anoj, kiuj opiniis ke SAT estas tute sub influo de la Komunista Internacio kaj ne prezentas al ili sufiĉe da eblo por propagandi siajn ideojn.

Ĉe ĝia starigo kelkaj anarkiistaj SAT-anoj transiris al ĝi. En la postaj jaroj fondiĝis TLES-grupoj i.a. en Amsterdamo, Berlino, Liono, Manhejmo, Parizo, Stokholmo. En 1925 TLES eldonadis la monatan gazeton Libera Laboristo, kiu aperis malregule kaj mortis en 1931.

TLES ne akiris multan influon. Ŝajne la nombro da anarkiistaj E-istoj ne estas sufiĉe granda por bone vivigi propran organizon kaj post kelkaj jaroj plimulto da anarkiistoj revenis al SAT.

Fontoj[redakti | redakti fonton]