Sergej Skripal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Skripal
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1951 (1951-06-23) (72-jaraĝa)
en Kaliningrado
Lingvoj rusaangla
Loĝloko Salisbury
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)RusioSovetunio
Alma mater Military Institute of Engineering Forces of the Armed Forces Academy
Familio
Infano Yulia Skripal
Okupo
Okupo spiono • oficiroduobla spionokolonelo
vdr

Sergej Skripal (ruse: Сергей Викторович Скрипаль, naskiĝis la 23-an de junio 1951 en Kaliningrado) – rusa oficiro de militista spionagentejo, kiu agis kiel duobla spiono de brita agentejo en la 1990-aj jaroj kaj komence de la 20-a jarcento. Decembre 2004 estis arestita de Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (FSB), kaj kondamnita pro ŝtatperfido al 13 jaroj da mallibero. Li setliĝis en Britio en 2010 post interŝanĝo kontraŭ 10 rusaj agentoj arestitaj en Usono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1972 finis lernejon pri militista inĝenierarto en Kaliningrado kun specialiĝo de paraŝutista sapeisto. Poste studis en Moskva Akademio de Inĝenierarto. Servis en sovetaj teralterigaj unuoj. Eniris al militista spionagentejo GRU. Komence de 90-aj jaroj sendita kiel oficiro al ambasadejo en Malto. Pro diabeto revenis al Moskvo, kie eklaboris en gvidcentro de GRU, kaj dum kelke da tempo estis direktoro de persona departamento. De 2001 laboris en Registara Komunum-Ministerio de Moskva Areo.

Aresto kaj kondamna verdikto[redakti | redakti fonton]

Decembre 2004 estis arestita de Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (FSB), kaj sekve prijuĝita pro ŝtatperfido al 13 jaroj da mallibero kun akrigita regularo en aŭgusto 2006. Liaj juristoj prokrastigis la verdikton, kiu estis konfirmita de la Armea Kolegio de Suverena kortumo la 30-an de novembro 2006. En 2010, post interŝanĝo kontraŭ 10 rusaj agentoj arestitaj en Usono, li translokiĝis al Britio. La 4-an de marto 2018 li kun sia filino Julia Skripal estis venenigitaj per nerva gaso noviĉok en Salisbury, kio kaŭzis diplomatian tumulton - reage ĉefministrino Theresa May la 15-an de marto anoncis elpelon de 23 rusaj diplomatoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]