Sergio Pininfarina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergio Pininfarina
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1926 (1926-09-08)
en Torino
Morto 3-an de julio 2012 (2012-07-03) (85-jaraĝa)
en Torino
Tombo Monumenta Tombejo de Torino
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Politekniko de Torino
Familio
Patro Battista Farina
Infanoj Paolo Pininfarina • Andrea Pininfarina
Parencoj Giuseppe Farina
Okupo
Okupo entreprenisto • politikisto • dezajnisto • profesoro • automotive engineer • inventisto • dumviva senatano • komerca estro • coachbuilder • executive
TTT
Retejo http://www.pininfarina.com/index/storiaModelli/biografie/sPinin
vdr

Sergio PININFARINA (naskiĝis la 8-an de septembro 1926[1] en Torino, mortis la 3-an de julio 2012[2]) estis itala dezajnisto, politikisto, aferisto kaj prezidanto de Pininfarina SpA.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de Battista Farina, alidire « Pinin » Farina, poste Pininfarina, fondinto de la fama firmao de karoserio kaj dezajno. La nomo "Pinin Farina" fariĝis « Pininfarina » en 1961. Li aliflanke estis kuzo de Nino Farina unua mondĉampiono de Formulo 1.

En 1965, Sergio Pininfarina persone konvinkis Enzo Ferrari-on adopti teĥnikan arĥitekturon de centra malantaŭa motoro por la novaj aŭtoj Berlinette kies unua prototipo la « Ferrari Dino Berlinette Speciale » estis prezentita dum aŭtomobila salono.

Ekde 1982, Sergio Pininfarina, anticipis la ciferecan revolucion de la aŭtomobila dezajno donante al sia entrepreno ciferecajn ilojn en la nova centro de Cambiano malfermita en 1980 en la ĉirkaŭurbo de Torino, kaj dediĉita al dezajno.

En 1986, li enirigis sian societon en borson.

Li estis prezidanto de la interregistara komisiono por la preparo de la realigo de tre rapida fervoja linio inter Liono kaj Torino.

Sergio Pininfarina havis tri infanojn:

  • Lorenza Pininfarina, longtempe ĉe la kapo de komunikado de Pininfarina SpA
  • Paolo Pininfarina (1958-), delegita administranto de Pininfarina Extra, societo de industria dezajno.
  • Andrea Pininfarina (1957-2008), delegita administranto de Pininfarina SpA.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

En 1979, li estis dekoraciita per Honora Legio fare de Valéry Giscard d'Estaing, poste altigita al rango de Oficiro de la Honora Legio en 1997 fare de Jacques Chirac.

En 1979 kaj 1994, li ricevis la « Premion Compasso d'Oro », la plej altan distingon en dezajno.

Nomita dumviva senatano fare de prezidanto de la itala Respubliko Carlo Azeglio Ciampi la 23-an de septembro 2005[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dezajnisto de Ferrari Sergio Pininfarina mortis, Novaĵoj, 6-a de julio de 2012
  2. Annonce de décès en Le Figaro
  3. Décès du designer automobile Sergio Pininfarina[rompita ligilo], Le Soir, 3-a de julio de 2012

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]