Siĉuana certio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siĉuana certio
Siĉuana certio
Siĉuana certio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Certiedoj Certhiidae
Genro: Certhia
Specio: C. tianquanensis
Certhia tianquanensis
(Li, 1995)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Siĉuana certio (Certhia tianquanensis) estas rara specio de birdo de la familio de arbogrimpuloj nome Certiedoj.

Ĝi estis priskribita kiel nova al la scienco (dekomence kiel subspecio de la Longfingra certio C. familiaris) en 1995 el 14 specimenoj prenitaj el kvar lokoj de la montoj de okcidenta Siĉuano, Ĉinio. En 2002 oni konstatis, ke tiuj birdoj konstituas distingan specion, kaj posta pristudo[1] sugestis, ke ĝi estas plej proksima al la Nepala certio (C. nipalensis).

Oni supozas, ke tiu specio estas restanta specio reproduktanta en malfermaj maturaj arbaroj de la konifero Fabra abio (Abies fabri) je alta altitudo (2,500-2,830 m), kvankam oni supozas, ke ĝi entreprenas lokajn altitudajn migradojn vintre (malsuprenirante ĝis almenaŭ 1,600 m).

Ĝi estas konata el almenaŭ 5 lokoj: Natura Rezervejo Labahe (Tiankva kantono, kio nomigas la specion en la latina scienca nomo), Dajia kantono, urbo Ŝuanghe (Ebia kantono), Wawu Ŝan (Hongja kantono) kaj Wujipung en Rezervejo Wolong. Ene de tiu eta areo oni supozas, ke la specio estas fragmentite distribuata ĉar ŝajne limigiĝas al malnovaj arbaroj de Fabra abio.

La specio manĝas senvertebrulojn en la supra branĉaro de grandaj arboj per grimpado laŭlonge de branĉoj kaj trunkoj.

Intensiva lignelproduktado de unuarangaj arbaroj de konifero dum la 20a jarcento, eĉ je altaj altitudoj en la montoj de okcidenta Ĉinio, draste malpliigis la eventualan teritorion de tiu specio. La montara areo de Wawu Ŝan havas krutajn deklivojn neatingeblajn al arbo-hakistoj kiu ne ĝuas ampleksan ekziston de ŝoseoj, sed ĝi ne estas ankoraŭ oficiale protektita, kaj estas planoj por malfermi tiujn regionojn al turismo per konstruo de kabla fervojo.

Oni supozas, ke la populacio estas malpli da 1000 plenkreskuloj, ĉe teritorio de 19,690 km². Iam klasita kiel Vundebla specio de la IUCN[2], novaj studoj montris, ke ĝi ne estas tiom rara kiom oni supozis. Sekve, ĝi estis ŝanĝolistita al statuso de Preskaŭ Minacata en 2008[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tietze et al. (2006)
  2. BLI (2004)
  3. BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]