Certiedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Certiedoj
Treecreepers14.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Certiedoj Certhidae
Genro: Certhia kaj Salpornis
Specioj

Certhia familiaris
C. hodgsoni
C. americana
C. brachydactyla
C. himalayana
C. tianquanensis
C. nipalensis
C. discolor
C. manipuensis
Salpornis spilonotus

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Certiedoj (Certhidae), grimpuloj, arbogrimpulojcertioj estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes).

Tiuj arbogrimpantoj estas malgrandaj kaj havas kurban pinĉiletoforman bekon. Ilia nutraĵo konsistas el insektoj kaj araneoj kiujn ili trovas en arbofendetoj. Iliaj kovejoj estas fendegoj de arbotrunkoj aŭ troviĝas post disstaranta arboŝelo.

Ili disvastiĝas en arbaraj regionoj de la Norda Hemisfero kaj subsahara Afriko. La familio enhavas dek speciojn en du genroj, nome Certhia kaj Salpornis. Ties plumaro estas sablokolora, kaj kiel ties dua popola nomo (grimpuloj aŭ arbogrimpuloj) implicas, ili grimpas sur la surfaco de arboj serxe de manĝajoj.

Disvastiĝo, vivejo kaj movoj[redakti | redakti fonton]

Plej parto de specioj de grimpuloj loĝas en la palearktiso kaj en la orientaliso, el Okcidenta Eŭropo al Japanio kaj Barato. Unu specio loĝas en Nordameriko el Alasko al Nikaragvo kaj alia havas nesinsekvan disvastiĝon en subsahara Afriko kaj Barato. Ĉiuj specioj de grimpuloj troviĝas en arbaraj biotopoj. La plej nordaj specioj estas parte migrantaj, kaj tiuj kiuj troviĝas en pli varmaj klimatoj estas supozeble nemigrantaj, kvankam mankas informo por multaj specioj.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Grimpanta grimpulo kie diferenciĝas blankaj subaj partoj kaj brunpunktitaj supraj partoj.

Arbogrimpuloj estas 12 al 18 cm longaj. Ties bekoj estas milde subenkurbecaj kaj sufiĉe longaj, uzeblaj por traserĉado de arboŝelo serĉante insektojn kaj araneojn. Ili ofte grimpas suben arbotrunkojn lau vojo kiel helikso, saltetante per siaj kunaj piedoj; iliaj fingroj estas longaj kaj pintaj kun tre kurbaj krifoj por grimpado. La pli longaj vostoj de la genro Certhia estas rigidaj por uzi ilin kiel apogilo dum grimpado, sed tiuj de la Salpornito estas pli mallonga kaj ne rigidaj. La kantoj kaj alvokoj estas mildaj kaj altatonaj.[2]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Certiedoj estas ĝenerale diskretaj kaj ofte indiferentaj al homoj. Ili vivas sole aŭ en paroj, foje en etaj familigrupoj post elnestiĝo. Oni observis komunan ripozadon en tri specioj (kaj povas okazi en pliaj), kun tiom kiom ĝis 20 birdoj kunhavante ripoztruon por konservi varmon.[1]

Certiedoj manĝas sur trunkoj de grandaj arboj. Ili moviĝas supren laŭ la trunko en progreso de saltetoj. Ili flugas al la malsupro de arbo kaj poste grimpas laŭ spirala vojo serĉe de predoj. Plej parto de ĝia dieto komponiĝas el etaj senvertebruloj, inklude insektoj kaj ties larvoj, araneoj kaj falsaj skorpioj. Ili povas manĝi se necese semojn kaj fruktojn, kaj kelkaj specioj ankaŭ vizitas birdomanĝejojn. Specioj de ambaŭ genroj estis konstatita dum aliĝo al manĝantaroj de miksitaj specioj.[1]

Certiedoj estas monogamaj kaj teritoriemaj. Nestoj kaj ovoj varias inter genroj. La arbogrimpuloj de la gerno Certhia kutime nestumas en malplenaĵo inter la arboŝelo kaj la arbotrunko, dum la nesto de la Salpornito estas lokata en forko de branĉoj.[1] Kovado daŭras 14 al 15 tagoj, kaj idoj elnestiĝas post 15 al 16 tagoj.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu familio konsistas el du subfamilioj, el kiu ĉiu havas ununuran genron. Ties distingaj anatomiaj kaj kutimaraj karakteroj estas pristudataj en iliaj respektivaj artikoloj.

Kelkaj taksonomistoj lokigas la sitojn kaj Certiedojn en pli granda grupigo kun la Trogloditedoj kaj la Polioptiledojs. Tiu superfamilio, la Certhioidea estus bazita sur filogenetikaj studoj de DNA, kaj estis kreata por kovri kladon de 4 familioj eligitaj el pli granda grupigo de paserinaj birdoj, la Silviedoj.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Simon Harrap, eldonistoj Josep del Hoyo, Andrew Elliott kaj David Christie, Family Certhiidae (Treecreepers) ĉe Handbook of the Birds of the World. Volumo 13, Penduline-tits to Shrikes, 2008, paĝoj 166–179, Barcelona, Lynx Edicions, isbn = 978-84-96553-45-3
  2. 2,0 2,1 Chris Perrins: (2003) "Holarctic Treecreepers", Chris Perrins: The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, 538–540. ISBN 1-55297-777-3. 
  3. Cracraft, J.; Barker, F. Keith; Braun, M. J.; Harshman, J.; Dyke, G.; Feinstein, J.; Stanley, S.; Cibois, A.; Schikler, P.; Beresford, P.; García-Moreno, J.; Sorenson, M. D.; Yuri, T.; Mindell. D. P. (2004) "Phylogenetic relationships among modern birds (Neornithes): Toward an avian tree of life." p468–489 in Assembling the tree of life (J. Cracraft and M. J. Donoghue, eds.). Oxford University Press, New York. ISBN 0-19-517234-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj