Himalaja certio
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Certhia himalayana (Vigors, 1832) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Strivosta certio (Certhia himalayana), aŭ Himalaja certio estas azia specio de birdo de la familio de Certiedoj. Ĝi troviĝas en landoj ĉirkaŭ Himalajo, de kie venas la nomoj, nome Afganio, suda Ĉinio, norda Barato, Irano, Kazaĥio, Birmo, Nepalo, Pakistano, suda Siberio de Rusio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. Ties natura habitato estas borealaj kaj moderklimataj arbaroj.
Aspekto [redakti]
La Himalaja certio havas punktitan aŭ striitan plumarbildon, kutime en nigreco, bruno, blanko (ĉefe sube) kaj ruĝecaj nuancoj. Tiuj koloroj permesas tiun sertion ege kamufliĝis en la arbara medio. Krome ĝi havas longajn fingrojn kaj voston por facile grimpi la arbotrunkojn kaj longan bekon por elkapti insektojn el arbofendoj.
Referencoj [redakti]
- BirdLife International 2004. Certhia himalayana. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 25an de julio 2007.