Socialisma Maldekstro (Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Socialisma Maldekstro
partio
Komenco 15-a de novembro 2006 vd
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Bonaero
Ideologio

marksismotrockiismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Juan Carlos Giordano vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Socialisma Maldekstro, registrita kiel Maldekstro por Socialisma Eblo, estas argentina politika partio de trockisma orientiĝo, kreita en 2006. Laŭigas la argentinan sekcion de la Internacia Unueco de Gelaboristoj – Kvara Internacio. Nuntempe estas parto de la Fronto de Maldekstro kaj de la Laboristoj kun la Laborisma Partio kaj la Partio de la Socialismaj Laboristoj.[1]

Origino kaj ideologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi prenis tiun nomon post la divido de la Socialisma Movado de la Laboristoj (SML) en SML Dokumento 1 kaj SML Dokumento 2 (en referenco al la dokumentoj kun kiuj samopiniis sin antaŭa al la fiaska 5a Kongreso). Ambaŭ dokumentoj provis kunvivi kiel internaj tendencoj de la partio de 2004, sed la sperto ne prosperis. En 2005 la SML Dokumento 1 eknomus sin SML Alternativa kaj la La SML Dokumento 2 nomiĝus SML La Socialisto, en referenco al la ĵurnaloj kiujn ĉiu eldonis. Poste, en 2006, la SML Alternativa faras juĝan prezenton kiu intervenis la distrikton Kordovo ĝis tiam en manoj de la SML La Socialisto, rompante la interkonsenton inter ambaŭ, estas tie kiam ĉi tiu lasta decidis ŝanĝi de nomo kaj nomiĝi Socialisma Maldekstro.[2]

La partio havas ĉeeston en la interno de la lando en provincoj kiel Jujuy, Tukumano, Sankta Kruco, Santiago del Estero, San Juan, Riojo, Río Negro, Neuquén, Santa Fe kaj Kordovo, granda parto de la Granda Bonaero, La Plata kaj C.A.B.A. (hispane Ciudad Autónoma de Buenos Aires; esperante Aŭtonoma Urbo Bonaero) [3][4][5][6][7][8].

Socialisma Maldekstro depostulas sin daŭriganta de la politika fluo fondita de Nahuel Moreno en 1943, kiu nomiĝis laŭ malsamaj formoj laŭlonge de sia ekzisto (GOM, POR, Laborisma Vorto, PRT, PRT-La Vero, PST, MAS)[9]

De la jaro 2017 formiĝis la organizo de feminismaj virinoj Isadora - Virinoj en Lukto.[10] Kaj en 2020 naskiĝis la etosa grupo "Etoso en Lukto"[11]

Fronto de Maldekstro kaj de la Laboristoj[redakti | redakti fonton]

La partio integras la Fronton de Maldekstro kaj de la Laboristoj kun la Laborisma Partio kaj la Partio de la Socialismaj Laboristoj, kreita la 14an de aprilo 2011, kun vido al la prezidantaj elektoj de la sama jaro. La alianco prezentis kandidatojn en pluraj distriktoj de la lando, kovrante kun lokaj kandidatecoj pli ol la 90% de la loĝantaro. Por koncernaj balotoj prezentis serion de proponoj kiuj inkludis jenon:

  • Kresko de la minimuma salajro al 15 000 pesoj.
  • Pago de la 82% de la salajro al la emeritoj, kun retroaktiva apliko.
  • Divido de la horoj de disponeblaj laboro kaj profesia formado zorge de la mastroj, por batali la senlaborecon.
  • Fino de la terciarigo; eniro al permanenta planto, valideco de la plej favora interkonsento en ĉiuj entreprenoj.
  • Ne pago de la ekstera ŝuldo.
  • Ŝtatigo, sen kompenso, de la bankoj, la petrolo, la minaferoj, la telekomunikadoj kaj la agrara ekstera komerco.
  • Ŝtatigo de la fervojoj, transdonante ilian kontrolon kaj demarŝon al la laboristoj en ĉiuj niveloj.
  • Juĝo kaj puno al ĉiuj kulpuloj de la krimo de Mariano Ferreyra (mortigita aktivulo de LP).

En internacia politiko, apogo al la populara ribelo, la elpelo de la imperiismo de ĉiuj landoj, apogo al la socialisma unueco de Latin-Ameriko kaj al la internacia socialismo. Apogo al la arabaj revolucioj, malakcepto al la interveno de la NATO en Libio; malakcepto al la Israela okupo en la Palestinaj Teritorioj.[12]

Balota agado[redakti | redakti fonton]

En la leĝdonaj balotoj de la 2013, la Fronto de Maldekstro kaj de la Laboristoj akiris provincajn kaj naciajn deputitojn kaj provincan senatanon. Indas elstari ke la sidlokoj akiritaj estas rotaciaj inter la malsamaj fortoj kiuj formas la FIT (esperante FML) en la distrikto kie ĝi venkis. Tiel, la deputitoj kaj elektitaj gesenatanoj estas:

  1. Por la Provinco de Bonaero, la naciaj deputitoj Néstor Pitrola (LP), Myriam Bregman (PSL) kaj Juan Carlos Giordano (SM); kaj la provincaj deputitoj Christian Castillo (PSL), Guillermo Kane Caceres (LP) kaj Mónica Schlotthauer (SM)
  2. Por la Federala Ĉefurbo, la leĝdonantoj Marcelo Ramal (PL), Patricio de la Rondo (PSL) kaj Laura Marrone (SM)
  3. Por la Provinco de Mendoza, la nacia deputito Nicolás de Caño (PSL) kaj Soledad Sosa (LP) kune kun 3 provincaj deputitoj kaj provinca senatano
  4. Por la Provinco de Salta, la nacia deputito Pablo Lopez (LP) kaj pluraj provincaj deputitoj kaj magistratanoj.
  5. Por la provinco de Kordovo, la provinca deputitino Liliana Olivero restis tre proksime de akiri parlamentan benkon. Tamen, post la definitiva voĉdonkalkulado, ŝi restis ekskludita.[13]

Ĉi tiuj adicias sin al la deputitoj jam akiritaj antaŭe en la Provincoj Neuquén kaj Kordovo.[14]

Sindikata politiko[redakti | redakti fonton]

Socialisma Maldekstro, impulsis batalemajn sindikatajn frontojn laŭlonge de siaj jaroj, kiel estis la Renkonto de la Batalema Sindikatismo, kaj hodiaŭ formas parton de la Plenumo de la Batalema Sindikatismo, sindikata fronto anti-burokratia kaj de maldekstro en la lando, en kiu apud aliaj partioj de maldekstro havas gravan partoprenon.[15]

Partoprenas en la direkto de la gildo Okcidenta Fervoja Kuniĝo, ĝi ankaŭ partoprenas en sindikaton de instruistoj Ademys[16], estas parto de la Multkolora listo en la SUTEBA, ĝi integras LIGAS-MECON, kaj LIGAS-INDEC, ĝi direktas la Ĝeneralan Sekretarion de ADOSAC-Beko Detranĉita[17], ĝi partoprenas en la direkto de Amsafe-Rosario, ĝi havas ĉeeston en la gvida komisiono de FOETRA por la opozicio kaj direktis la gvidan komisionon de Ligas-Ĉefurbo.[18] Same kiel koincidas en multaj pli da komisionoj internaj kaj opoziciaj listoj.

La Ĝenerala Sekretario de la SITE-Tukumano estis ĵetita burokratie por esti opozicio.[19] Krome impulsas ampleksajn grupojn kiel Instruistojn en Marŝo, Studentoj en Marŝo, Ŝtatoj en Marŝo.

Internacia politiko[redakti | redakti fonton]

Socialisma Maldekstro integras la Internacian Unuecon de PGelaboristoj - Kvara Internacio (hispane UIT-CI; esperante IUL-KI), tendenco kiu depostulas kaj tuŝas la taskon de la konstruo de socialismo al monda nivelo, en kontrasto kun la Tria Internacio kaj la sinteno de Stalino. Ĝiaj ĉefaj rimedoj de disvastigo estas la gazeto Internacia Korespondo kaj retpaĝo, kiu konsistas en diversaj interpretoj pri la situacioj kiuj iom post iom okazas en la internacia niveko.[20] La UIT-CI havas ĉeeston en Brazilo, tra la CST en la PSOL; en Venezuelo, pere de Socialismo kaj Libertad; en Ĉilio, sub la nomo MST; la Movado al la Socialismo (PLI) Meksiko, la Partio de la Laborisma Demokratio de Turkio, Internaciisma Lukto de la Hispana Ŝtato, inter aliaj.[21]

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Socialisma Maldekstro eldonas ĉiusemajne la ĵurnalon La Socialisto, sia ĉefa rimedo de propagando. Ankaŭ, apud la Internacia Unueco de Gelaboristoj- Kvara Internacio, ĝi eldonas periode gazeton Internacia Korespondo kaj multnombrajn librojn pri marksisma teorio kaj kompilaĵoj de klasikaj aŭtoroj. Inter ili oni povas elstarigi[22]:

  • Ĝisdatigo de la programo de transiro (1980) de Nahuel Moreno
  • "Skandala dokumento" (1973) aŭ "La Morenazo" de Nahuel Moreno
  • "Konversacioj kun Nahuel Moreno" de Nahuel Moreno
  • "Post la Cordobazo" de Nahuel Moreno
  • "La gorila bato de 1955" de Nahuel Moreno
  • "Ĉilio: La fiasko de la vojo pacigas la socialismon" de Nahuel Moreno
  • "De Illia al Onganía" de Nahuel Moreno
  • "La konstanta revolucio" de Lev Trockij

Posedas ankaŭ retpaĝon kun ĉiutaga ĝisdatigo, kiu estis renovigita tute en la 2013.

Estroj kaj figuroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-28. Alirita 2022-01-08.
  4. [3]
  5. [4]
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-28. Alirita 2022-01-08.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-30. Alirita 2022-01-08.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-28. Alirita 2022-01-08.
  9. [5]
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-28. Alirita 2022-01-08.
  11. [6]
  12. [7]
  13. [8]
  14. [9] Arkivigite je 2017-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
  15. [10]
  16. [11]
  17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2022-01-08.
  18. [12]
  19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2022-01-08.
  20. [13]
  21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-19. Alirita 2022-01-08.
  22. [14]