Sofia Rostopĉina, grafino de Ségur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sofia Rostopĉina
Sophie de Ségur.jpg
Sofia Rostopĉina, grafino de Ségur
Nacieco rusino
Sukcesis kiel verkistino
v  d  r
Information icon.svg

Sofia Rostopĉina, grafino de Ségur (ankaŭ: Sofia Fjodorovna), (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1799 en Sankt-Peterburgo, mortis la 9-an de februaro 1874 en Parizo) denaske rusa, estas franca verkistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

De familio de mongola deveno, ŝia patro Fjodor Rostopĉin (1763-1826) estis leŭtenanto-generalo kaj poste ministro de eksterlandaj aferoj de Paŭlo la 1-a (Rusio). En 1812 li estis guberniestro de Moskvo dum la eniro de la Granda Armeo. Malgraŭ opozicio de posedantoj de la plej belaj domoj, li estus organizinta la gandan incendion, kiu devigis Napoleonon al katastrofa retiriĝo.

Malgraŭ la sukceso de tiu plano, tiuj, kiuj perdis siajn domegojn metis lin en tiel malkomfortan situacion, ke li preferis ekziliĝi en Pollandon en 1814, poste en Germanion kaj Italion kaj fine en Francion en 1817. Tie, Sofia, kiu kun sia patrino konvertiĝis al Katolikismo, renkontis Eugène de Ségur (pranepon de Marŝalo de Ségur), kun kiu ŝi edziniĝis la 14-an de julio 1819.

Ŝia edzo, flirtema, senmona kaj senlabora ĝis 1830, kiam li estis nomita pajro de Francio, vizitadis ŝin en sian kastelon de Nouettes, apud L'Aigle en Orne nur por generi al ŝi ok infanojn. Oni rakontis, ke li kromnomis ŝin «la mère Gigogne» (persono de marioneta teatro, "panjo Cikonio").

Poligloto, parolante kvin lingvojn ekde kiam ŝi estis 6-jara, Sofia Rostopĉina ofte prezentis histerian sintenon kun nervaj krizoj kaj longaj periodoj de afazio, devigante ŝin korespondi kun sia ĉirkaŭantaro helpe de ardezo. Ŝi estis enterigita en Pluneret en Morbihan.

Malfrua literatura kariero[redakti | redakti fonton]

La kazo de grafino de Ségur montras, ke malfrua verkista alvoko povas esti aparte sukcesa: sian unuan libron ŝi verkis en 1857, kiam ŝi estis 58-jara.

Oni rakontas, ke grafino de Ségur komencis dediĉi sin al porinfana literaturo, kiam ŝi surpaperigis la rakontojn, kiujn ŝi rakontis al siaj genepoj. Rakontoj kiujn ŝi kunigis por formi tion, kio nomiĝas hodiaŭ La novaj ferakontoj. Dum monduma kunveno, ŝi tralegis kelkajn partojn al Louis Veuillot por kvietigi streĉitan etoson. Tiu ĉi sukcesis publikigi la verkon ĉe Hachette.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de Les Petites filles modèles
  • 1855 La Santé des enfants, (La Sano de la infanoj) libro de medicinaj konsiloj, mem eldonita, reeldonita ekde 1857
  • 1857 Livre de messe des petits enfants (Mesolibro por la infanetoj) (ĉe Douniol éd.)

Ĉiuj sekvaj libroj estis publikigitaj ĉe Hachette:

  • 1857: Les Nouveaux Contes de fées (La Novaj Feinorakontoj): Aro da rakontoj el kiuj Blondine
  • 1858: Les Petites Filles modèles (La Modelaj Knabinetoj)
  • 1859: Les Malheurs de Sophie (La Malfeliĉaĵoj de Sofia)
  • 1859: Les Vacances (La Ferioj)
  • 1860: Mémoires d'un âne (Memoraĵoj de Azeno)
  • 1861: Pauvre Blaise (Kompatinda Blazio)
  • 1862: La Sœur de Gribouille (La Fratino de Gribuij)
  • 1863: Les Deux Nigauds (La Du Mallertuloj)
  • 1863: L'Auberge de l'Ange gardien (La Gastejo de la Gardanĝelo)
  • 1863: Le Général Dourakine (Generalo Dourakin) (eble el la rusa vorto "дурак", malsaĝulo)
  • 1864: François le bossu (Francisko la ĝibulo)
  • 1865: L'Évangile d'une grand-mère (Evangelio de avino)
  • 1865: Un bon petit diable (Bona eta diablo)
  • 1866: Comédies et proverbes (Komedioj kaj proverboj): aro da noveloj el kiuj Les Caprices de Gizelle
  • 1865: Jean qui grogne et Jean qui rit (Grumblema Johano kaj ridema Johano)
  • 1866: La Fortune de Gaspard (La Fortuno de Gaspardo)
  • 1867: Quel amour d'enfant ! (Kia aminda infano!)
  • 1867: Le Mauvais Génie (La Malbona Feo)
  • 1867: Les Actes des Apôtres (La Agoj de la Apostoloj) (el libro de la Nova Testamento)
  • 1868: Le Chemineau, poste retitolita Diloy le chemineau (Diloj la vagabondo)
  • 1869: La Bible d'une grand-mère (La Biblio de avino)
  • 1871: Après la pluie, le beau temps (Post pluvo, bela vetero)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Nuvola apps ksig.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Literaturo