Solneĉnogorsk (Moskva provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Solneĉnogorsk)
Solneĉnogorsk
ruse Солнечногорск
Urbo
Vido al la urbo de sur la fervojo
Blazono
Oficiala nomo: Солнечногорск
Lando Rusio
Regiono Moskva provinco
Distrikto Distrikto Solneĉnogorsk
Situo Moskva provinco
 - alteco 195 m s. m.
 - koordinatoj 56° 11′ N 36° 59′ O / 56.183 °N, 36.983 °O / 56.183; 36.983 (mapo)
Areo 21,0 km² (2 100 ha)
Loĝantaro 52 966 (2013)
Denseco 2 522,19 loĝ./km²
Unua skriba mencio 18-a jarcento
Urbestro Toldanov A.A.
Horzono MT (UTC+4)
Poŝtkodo 141501—141508, 141530
Kodo 46 471
Vikimedia Komunejo: Solnechnogorsk
Retpaĝo: [1]

Solneĉnogorsk (ruse Солнечногорск) estas urbo en Moskva provinco de Rusio, administra centro de distrikto Solneĉnogorsk.

La urbo situas en nord-okcidenta parto de Moskva provinco (65 km de Moskvo) sur Klin-Dmitrova altaĵo ĉe artefarita lago Seneĵ kaj okupas areon 21 kv.km.

Kodo de OKATO de la urbo estas 46471. La interurba telefona kodo estas 0962 (ĝis 2005, 4962 (ekde 2006). La enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en 2005).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo "Solneĉnogorsk" povas esti tradukita kiel "(io) suno-monta". Ĝi devenas de la malnova vilaĝo Solneĉnaja Gora ("Suna Monto"), kiu en la 20-a jarcento fariĝis parto de la nova urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En antaŭa epoko tie lokiĝis granda komerca vilaĝo Solneĉnaja Gora (portempe ĝi havis ankaŭ aliajn nomojn: Spasskoje, Spas-Slobodka, Teleŝovo), kies anoj plejparte estis veturigistoj laŭ la historia vojo el Moskvo al Peterburgo.

En 1825 oni komencis konstrui kanalon Moskva (rivero) - Volgo, kiu devus fariĝi elemento de grava akva sistemo, sed poste rezignis de la ideo pro ĝia neoportuneco (restaĵoj de la kanalo videblas ĝis nun nord okcidente de la urbo).

Fervoja stacio "Podsolneĉnaja" en 1860-aj jaroj

En 1851 tiujn lokojn traigis Oktjabrjskaja fervojo, tiam estis konstruita la stacio Podsolneĉnaja, apude aperis nova loĝloko. Post tio en Solneĉnaja Gora oni konstruis teksaĵan kaj vitran fabrikon kaj uzinon de dratajn kribriletojn. En 1928 - 1929 surbaze de tiuj du loĝlokoj kaj proksimaj vilaĝoj estis fondita Solneĉnogorsk, en 1938 akirinta urban statuson. En 1928 - 1929 La urbo antaŭe estis nomita kiel loĝloko Solneĉnogorskij (ruse Солнечногорский).

Dum la Dua mondmilito Solneĉnogorsk estis okupita de faŝistoj (meze de novembro de 1941), sed jam la 12-an de decembro 1941 estis liberigita de Soveta Armeo.

Dum la dua duono de la 20-a jarcento Solneĉnogorsk fariĝis unu el la plej gravaj intustriejoj de Moskva provinco. En ĉirkaŭaĵoj de la urbo estas multaj diversspeciaj ripozejoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Placo Sovetskaja ("Sovetia")
Strato Poĉtovaja ("Poŝta")

En 2013 Solneĉnogorsk havas 52966 loĝantojn.

Loĝantaro de la urbo laŭ jaroj[1]:

Jaro Loĝantaro (miloj)
1931 4,3
1959 24,2
1967 30
1970 33,5
1979 48,0
1982 51
1986 53
1989 55,6
1992 57
1996 58,0
1998 58,1
2000 58,0
2001 57,6
2003 58,4
2005 58,0
2006 57,5
2007 57,2
2008 56,7
2010 57,1
2011 52,9
2012 53,1
2013 53,0

Transporto[redakti | redakti fonton]

Fervoja stacio "Podsolneĉnaja"

Aŭtotransporto[redakti | redakti fonton]

Solneĉnogorsk situas ĉe ambaŭ flankoj de Leningrada ŝoseo (aŭtovojo Moskvo - Sankt-Peterburgo). Laŭ tiu ŝoseo la urbo estas kunligita kun Moskvo (metrostacioj 020 "Reĉnoj vokzal" kaj 020 "Vojkovskaja") per aŭtobusa trafiko kaj marŝrutkoj. Ekzistas aŭtobusaj vojlinioj de Solneĉnogorsk al diversaj loĝlokoj. En la urbo funkcias aŭtostacidomo.

Fervoja transporto[redakti | redakti fonton]

En la urbo estas fervoja stacio "Podsolneĉnaja" ("Subsuna", ruse Подсолнечная) en linio Moskvo - Tverj - Sankt-Peterburgo, atindebla de Moskvo (Leningrada stacidomo) per elektrotrajno.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj:

Sur bordo de lago Seneĵ
  • Seneĵ (lago) kaj parko sur ĝia bordo (preskaŭ centre de la urbo);
  • Restaĵo de la Kanalo de Jekaterina (ruse Екатерининский канал) - elemento de estinta akva sistemo;
  • Regionografia muzeo. Situo: strato Krasnaja, 84. Finkcias je 10.00-18.00 ĉiutage krom dimanĉo, lundo kaj ĉiu lasta vendredo en monato. Por vizitado bezonatas antaŭa interkonsento;
  • Ortodoksismaj preĝejoj: preĝejo de Savinto kun sonorilturo (konstruita en 1759); preĝejo de Sankta Nikolao (konstruita en 1879).

Solneĉnogorsk en kulturo kaj arto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]