Saltu al enhavo

Soltvadkert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soltvadkert kaj departemento Bács-Kiskun en Hungario

Soltvadkert (ŝoltvadkert) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskőrös. Vadkert signifas sovaĝa-ĝardeno. Dum la mezepoko la ĉirkaŭaĵo estis riĉa je sovaĝbestoj kaj kreskaĵoj.

Bazaj informoj

Monumento pri vinberisto Fülöp Kramer

Situo

Soltvadkert situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Baja-Kecskemét, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado. Urboj Kiskőrös kaj Kecel estas proksime.

Historio

Laŭ la urbanoj la komunumo fondiĝis en 1376, kion la turkoj faris senhoma, poste hungaroj, germanoj kaj slovakoj refondis ĝin. La komunumo urbiĝis en 1993.

La urbo famas pri vinkulturo. En la proksimeco troviĝas lago Vadkerti, kie estas feriejo.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Famuloj

En Soltvadkert naskiĝis geografo Sándor Marosi.